Esperanto-movado en Bulgario: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ kat
Ĝusta artikolo, +kursive
Linio 11:
En 1906 la Esperantistoj el Sofio kunvokis la unuan bulgaran Esperanto-kongreson en la ĉefurbo. La sekvintaj kongresoj okazis en: 1907 [[Tirnovo]], 1908 [[Ŝumen]], 1909 [[Ruse]], 1910, 1919, 1920, 1921, 1922 [[Sofio]], 1923 Tirnovo, 1924 Ruse, 1925 Sofio, 1926 [[Varna]], 1927 du kongresoj: eksterordinara en Sofio kaj ordinara en Plovdiv, 1928 [[Vraca]], 1929 [[Vidin]], 1930 Sofio, 1931 [[Stara Zagora]], 1932 Sofio. Antaŭ la unua kongreso okazis en Tirnovo 1905 interkonatiĝa antaŭkongreso, kiun ĉeestis 25 personoj.
 
Rezulte de la Sofia kongreso de 1906 fondiĝis "Bulgara Societo por propagando de Esperanto", kiu en 1907 ekeldonis dumonatan gazeton ''[[Bulgara Esperantisto]]'', bone redaktatan, sed de ĝi aperis nur tri n-roj (jan. - jun.). La societo ne daŭris longe. Same la rondo de ĝiaj iniciatintoj disiĝis.
 
Inter la gvidantoj de la movado en Sofio kaj la grupo "Lumo" en Tirnovo ekestis antagonismo: la sofianoj prefere atentis la sciencan flankon de la afero, la tirnovanoj emis al brua amasa movado, kaj en 1907 ili eldonis propran gazeton "Lumo" (okt. 1906 - jun. 1910). Inter tiu gazeto kaj "''Bulgara Esperantisto"'' estis rivaleco. Post kiam ĉesis vivi la Societo por propagando de Esperanto, la tirnovoa grupo kunvokis en sian urbon novan kongreson, kunmetis la fundamenton de la "Bulgara Esperantista Ligo" (BEL). La centro de la Ligo alterne lokiĝis en Tirnovo (1907-1908), Ŝumen (1908-1910), Sofio (1910-1928), Ruse (1928-1930), Sofia (1930).
 
En 1911 aperis personaj malkonkordoj en la movado: la agantoj en la ĉefurbo montris tre severan kritikemon al kelkaj ĝistiamaj gvidantoj en la provinco. Tio malfortigis la organizaĵon. Aliparte en la sama jaro la sekretario-kasisto de BEL, [[Teodor Kanev]] fariĝis [[Ido (lingvo)|idisto]] kaj per cirkulero invitis la bulgaran Esperantistaron sekvi lian ekzemplon. Tio konfuzis ankoraŭ pli multe la movadon.
Linio 20:
En la kongreso de 1910 en Sofio, kiun ĉeestis multaj rumanaj samideanoj, oni decidis unuigi la du naciajn Esperanto-gazetojn "Lumo" kaj "Rumana Esperantisto"; kreiĝis komuna gazeto, "Danubo", redaktita de miksita dunacia komitato kaj presata en [[Bukareŝto]] (okt. 1910 - jul. 1912). Malĉev D. eldonadis en 1911 monatan "Semo" dulingve, poste ĉiusemajnan gazeton "Kulturo" kaj "ĉiutagan" Telegramo. Jam en 1908 la kongreson en Ŝumen partoprenis samideanoj el la najbara [[Rumanujo]]. Similaj reciprokaj vizitoj okazis plue en 1909 en Bukareŝto, 1910 kaj 1911 en Sofio, 1912 en Ruse, 1922 en [[Cluj]], 1923 en Tirnovo kaj [[Timiŝoara]], 1929 en [[Arad]]. Krome la bulgarajn kongresojn en 1922 kaj 1930 partoprenis s-anoj el [[Jugoslavujo]] kaj tiun en 1932 s-anoj el Rumanujo. Notinda estas la agado de la rusa esperantisto [[Evstifejev Nikolaj]], kiu de 1908 ĝis 1910 loĝis en Sofio.
 
En 1912 BEL ŝanĝis sian nomon je Bulgara Esperantista Societo, bazita sur centraliga tendenco, en 1926 BES nomiĝis [[Bulgara Esperanto-Asocio|Bulgara Esperantista Asocio]]. Depost 1919 la oficiala organo estas la "''[[Bulgara Esperantisto" (revuo)|Bulgara Esperantisto]]''.
 
Ĉ. 1925-26 montriĝis en la organizaĵo kaŝa interna batalo, kun politikaj tendencoj. Sekvo de tio estis financaj embarasoj, tre granda ŝuldo, organiza dekadenco. En 1927 la aferoj trudis kunvokon de eksterordinara kongreso, kiu havis la taskon solvi la internan krizon.
Linio 26:
En la kongreso en 1930 okazis ankaŭ balkanlanda konferenco, partoprenita de esperantistoj el Bulgarujo, Jugoslavujo, [[Grekujo]] kaj Rumanujo. Estis decidite komenci komunan balkanan Esperanto-revuon "Balkana Konkordo"; ĝi aperadis tamen nur de jan. ĝis jul. 1931 (7 n-roj).
 
Depost 1928 la proletaj Esperantistoj apartiĝis en specialan landan organizaĵon "Laborista Esperanto-Asocio en Bulgario", kun pres-organo unue "''Balkana Laboristo"'', poste "''Meĵdunaroden Ezik"'' (Internacia Lingvo). Ĝi eldonis propagandajn broŝurojn kaj Esperantan-bulgaran kaj bulgaran-Esperantan vortarojn, verkitajn de [[Grigorov Asen]]. La organizaĵo estas sufiĉe forta kaj agema.
 
== Ido en Bulgario==
Linio 32:
 
==Oficialaj rekonoj==
Oficialaj sukcesoj estis sperteblaj ĉefe sur la instrua kampo. En 1912 la ministerio de instruado per speciala cirkulero rekomendis al ĉiuj lernejoj de la lando la tiam aperintan Lernolibron de Esperanto de [[Ivan Krestanov]], kiu en 1908 fondis "Bulgaran Esperanto-Bibliotekon". Samjare oni instruis Esperanton en [[Dupnica]] kiel laŭvolan lernobjekton kun oficiala aprobo. En 1920 la ministro de la popola instruado rekomendis la lingvon al la atento de la direktoroj de la mezgradaj lernejoj (cirkulero N. 37.923 de 20. XII), kaj sugestis, ke ili akcelu la gimnazianojn lerni la lingvon en la vesperaj kursoj. En 1921 la ministerio rekomendis al la lernejaj bibliotekoj la gazeton ''[[Bulgara Esperantisto (revuo)|Bulgara Esperantisto]]'' (cirk. N 1870 de 27.I.) En 1921 per la leĝo pri la popola klerigo (artikolo 143) Esperanto estis oficiale enkondukita kiel nedeviga lernobjekto en la programon de la "realaj lernejoj" (geknaboj de aĝo 14-16 jaraj). La lingvo estis oficiale instruata de ŝtate pagataj lektoroj en ĉirkaŭ 30 lernejoj dum 1921/22, 1922/23, 1923/24 kaj parte dum 1929/25 lernjaroj. En 1925 la leĝo estis modifita, la "realaj lernejoj" kiel aparta lernej-speco forigitaj kaj sekve la instruado de Esperanto en ili nuligita.
 
En 1928 la ministro de instruado ordonis (per cirk. N 9607 de 10.IV) disformigon de ĉiuj gimnazianaj Esperanto-grupoj kaj de ilia landa ligo; ankaŭ estis malpermesate al la lernantoj viziti la Esperanto-kursojn kaj ricevi la gazetojn ''Bulgara Esperantisto'' kaj ''Esperantista Gejunularo''. La preteksto estis, ke Esperanto servus kiel kaŝilo de nepermesata propagando de politikaj ideoj inter la gimnazianoj kaj krome ĉar Esperanto estas facila lingvo, la studentoj alkutimiĝus al la lernado de facila lernofako kaj pro tio ili ne havus energion lerni pli malfacilajn lernofakojn. BEA kontraŭagis per ekspozo, eldonita broŝure kaj disvastigata en la publiko. Sed jam en 1931 la ministro per nova cirkulero (N 42.402 de 21. XII) nuligis la antaŭan ordonon kaj restarigis la antaŭan favoran sintenadon de la ministerio. Esperanto estas oficiale instruata de ŝtate pagata lektoro en la sofia ŝtata blindul-instituto depost 1922 ĝis nun kaj al la poŝt- kaj telegraf-oficistoj en la vesperaj kursoj de fremdaj lingvoj, aranĝataj de la direkcio de PTT en Sofio dum 1929, 1930, 1932. Dum la lernjaroj 1931-32 kaj 1932-33 la komerca knabina gimnazio "Minerva" en Sofio enkondukis devige Esperanton en la lastaj 2 klasoj. Esperanton propagandis per paroladoj kaj artikoloj Krestanov, Atanasov, Pamporov kaj Ĥesapĉiev. - Interesa konstato: la movado signis fortan progreson en la jaroj 1900, de 1906 ĝis 1910, 1912, de 1921 ĝis 1925, kaj periodoj de la dekadenco estis: 1902-1905, 1911, 1913-1920, 1926.
 
Aldono. En 1931 la stato de [[Bulgara Esperanto-Asocio]] estas: 26 lokaj grupoj kun sume 500 membroj. Prez. [[Georgi Aktarĝiev]]. Apud la asocio estas fondita Bulgara Esperanto-Instituto, kun celo organizi ekzamenojn, kontroli la Esperanto-eldonaĵojn, direkti lingvajn studojn, kolekti materialojn pri la enlanda movado, bone iniciatita, sed malvigle aganta. BEA en 1934 estis en periodo de malforteco, sekve de la organiza krizo de 1926-1927. La budĝeto de BEA en 1931-32 estis 20.000 levoj. La organo ''[[Bulgara Esperantisto (revuo)|Bulgara Esperantisto]]'' tiuepoke aperis regule.
 
==Kelkaj gravaj Esperanto publicaĵoj==