Literatura Esperanta Konkurso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e HdE
+ligilo UZE
Linio 5:
* La Literatura konkurso '''Liro''' en orienta Eŭropo subtenas tradukojn el naciaj lingvoj al Esperanto, kaj dum la lastaj jaroj kutime donis du tradukendajn verkojn, ekzemple en 2014 la anglalingvan novelon “The roads we take” de [[O. Henry]] (pseŭdonimo de la usona aŭtoro William Sydney PORTER. 1862-1910), kaj la ruslingvan poemon “Muĥi” de [[Aleksej Apuĥtin]].<ref>[http://www.liberafolio.org/Members/AlKo/literatura-konkurso-liro-2014 informo pri la Literatura konkurso Liro 2014 en la retejo] ''[[Libera Folio]]''</ref>
 
* En 2014 la [[Unuiĝo de zagrebajZagrebaj esperantistojEsperantistoj]] renovigis la Literaturan konkurson '''“[[Ivo Rotkvić]]”'''. Ĝia tasko estas daŭrigi la tradiciojn de la antaŭa samnoma konkurso de Zagreba Esperanto-Ligo, kaj ĝi okazas en la kvar branĉoj originala poezio, originala prozo, tradukoj el la kroata kaj tradukoj el aliaj lingvoj.<ref>[http://zagreba-esperantisto.hr/index.php?option=com_content&task=view&id=327&Itemid=31 informo pri la rezultoj de la literatura konkurso “Ivo Rotkvić” de oktobro 2015, publikigo en januaro 2016]</ref>
 
* La literatura konkurso '''"EKRA"''' (kadre de la Internacia Esperantista Krea Renkontiĝo “Abritus”, ekde la komenco de la 21-a jarcento ĉiujare okazanta en [[Razgrad]], Bulgario) ligiĝas al la revuo [[Literatura Foiro]] kaj la asocio [[Esperanta Civito]]. Laŭ la retejo de la asocio Esperanta Civito, legita en februaro 2016, ŝajnas ke la lasta regula konkurso okazis en 2014. Tiam gajnis ''Evgenij Leonidoviĉ Georgiev'' el Kazaĥio kaj ''Nicolino Rossi'' el Italio, kun duaj premioj al ''Lenke Szász'' el Rumanio kaj ''Radoica Petrović'' el Serbio. Ĝis tiam ĝi estis ĉiujara, kaj kvankam la renkontiĝo mem okazis en somero 2015, ne estas noto pri konkurso de tiu jaro, krom ke temis pri 'Esperanto en mia vivo' <ref>Richa tago de la Esperanta kulturo, Heroldo de Esperanto 19/12/2015, p. 2</ref> - eble la planoj estas igi la interkonkursajn intervalojn du- aŭ trijaraj.<ref>[http://www.esperantio.net/index.php?id=2420 rezultoj de la literatura konkurso EKRA-2014 en la retejo ''esperantio.net'']</ref>