Georg Forster: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 2:
La [[Germanio|germana]] natursciencisto kaj [[verkisto]] '''(Johann) Georg (Adam) FORSTER''' naskiĝis je la [[27-a de novembro]] [[1754]] en Nassenhuben (nuntempe: Mokry Dwór en [[Pollando]]) kaj mortis je la [[10-a de januaro]] [[1794]] en [[Parizo]]. Li estas konsiderata unu el la fondintoj de la vojaĝliteraturo.
 
La filo de la esploristo [[Johann Reinhold FORSTERForster]] jam kiel infano povis akompani sian patron dum esplorvojaĝoj. Post mallonga restado en [[Peterburgo]], li kune kun sia patro en la jaro 1766 transloĝiĝis al [[Anglio]] kaj de 1772 ĝis 1775 ambaŭ partoprenis la duan mondvojaĝon de [[James Cook]]. En 1777 Georg Forster publikigis anglalingve la verkon ''A voyage round the world'', kiu baziĝis sur la scienca taglibro de lia patro.
 
Ekde 1779 li estis profesoro en [[Kassel]], ekde 1784 li okupis saman postenon en [[Vilno]] kaj ekde 1788 li laboris kiel bibliotekisto en [[Mainz]]. En la jaro 1790 li kune kun la juna [[Alexander von Humboldt]] vojaĝis tra [[Nederlando]], Anglio kaj [[Francio]]. Siajn spertojn li priskribis en la verko ''Ansichten vom Niederrhein, von Brabant, Flandern, Holland, England und Frankreich'' (3 volumoj, 1791-94).