Kio estas spiritismo?: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
==Resumo==
Ĝi estas dividita je tri ĉapitroj. La unua estas dialoga. [[Allan Kardec]], en sinsekvo da demandoj kaj respondoj, diskutadas kun kritikisto, kun skeptikulo kaj kun pastro pri la bazaj principoj de [[spiritismo]]. La dua prezentas la eksperimentan kaj science praktikan aspekton de la spiritisma doktrino, kaj estas ia resumo de [[La Libro de la Mediumoj|La libro de la mediumoj]]. La tria ĉapitro estas ia resumo de [[La libro de la spiritoj]], aŭ la filozofia aspekto de spiritismo; krom tio ĝi proponas solvon por psikologiaj, moralaj kaj filozofiaj demandoj. La libro ankaŭ enhavas biografion de Allan Kardec, verkitan de [[Henri Sausse]].<ref>Tiu ĉi resumo estas bazita sur la [http://www.febnet.org.br/blog/geral/divulgacao/downloads-divulgacao/obras-basicas/ portugallingva prezento] de la libro, trovata en la retejo de [[Brazila Spiritisma Federacio]]</ref>
====Resuma tabelo de la enhavo====
Ĉapitro 1: Kio estas spiritismo?<br />
Ĉapitro 2: Elementaj principoj de spiritismo<br />
Ĉapitro 3: Solvo de kelkaj problemoj per la spiritisma doktrino
 
==Noto de la tradukinto==
"Nia karmemora samideano Prof. [[Luiz da Costa Porto Carreiro Neto|D-ro L. C. Porto Carreiro Neto]] subite mortis, la 21-an de Julio 1964, kiam li estis faranta la malneton por la traduko de ĉi tiu bonega libro. Kvankam ne posedante lian kompetentecon mi devis fini la tradukadon kaj eldoni la libron; tial la kleraj legantoj atentos, ke la dua duono de la libro ne estas tiel elegante tradukita kiel la unua parto, sed mi esperas, ke ankaŭ mia traduko estas tre fidela al la originalo." [[Ismael Gomes Braga]] (Vd. referencon 1)