La Patrolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
'''La Patrolo''' estis literatura rondo, fondita en [[Milano]] (Italio) en majo 1969 fare de [[Giorgio Silfer]] kaj [[Manuela BOTTIGLIONIBottiglioni]], al kiuj preskaŭ tuj aldoniĝis [[Carlo Minnaja]] kaj [[Nicolino ROSSIRossi]]. Ĝi celis kunigi Esperanto-verkistojn kun komuna itallingva kultura fono.
 
En sia plej vasta momento ĝi konsistis el sep verkistoj: [[Tazio Carlevaro]], [[Clelia CONTERNOConterno GUGLIELMINETTIGuglielminetti]], [[Gianluigi GIMELLIGimelli]], Carlo Minnaja, [[Gaudenzio Pisoni]], Nicolino Rossi, Giorgio Silfer. Rossi kaj Carlevaro estis Patrolestroj, unu post la alia. Al poemoj de Conterno, Gimelli, Rossi kaj Silfer [[Gianfranco Molle]] originale komponis muzikon por sia kasedo ''La poezio de La Patrolo,'' eldonita de [[LF-koop]] (1980).
 
La rondo fondis en 1970 la revuon ''[[Literatura Foiro]].'' Ĝi aktivis ankaŭ per libroeldonado, teatro kaj literaturpremioj.