Bavario: Malsamoj inter versioj

342 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
 
== Geografio ==
 
[[Bavaraj Alpoj]] (germane ''Bayerische Alpen'') estas nur tiuj gamoj inter la riveroj [[Lech]] kaj [[Saalach]] (Altbayern). En ĉi tiu pli mallarĝa sento, la Allgäu Alpoj en [[Distriktaro Ŝvabio|Ŝvabio]], kiu nur estis parto de Bavario kaj la Berchtesgaden Alpoj en la oriento ne estas konsideritaj kiel la partoj de la bavaraj Alpoj.
 
La [[Frankonia Arbaro]] - [[germane]] ''Frankenwald'' - estas [[mezalta montaro]] en la norda parto de la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] Bavario. Ĝi situas en la [[distriktaro (Germanio)|distriktaro]] [[Supra Frankonio]] (''Oberfranken'') kaj formas la geologian ligon inter la regionoj ''[[Fichtelgebirge]]'' kaj ''[[Turingia Arbaro]]''. Nur tre etaj partoj en la pleja nordo apartenas al la norde najbara federacia lando [[Turingio]]. Geologie ĝi kompreneblas sudorienta daŭrigo de la [[Turingia Skista Montaro]]. La teritorio estas larĝa arbare kovrata [[altebenaĵo]], etendiĝante proksimume 45 kilometrojn en nordokcidenta direkto, malsuprenirante milde sur la norda kaj orienta flankoj al la rivero ''[[Saale]]'', sed pli krute al la bavara ebenaĵo en la okcidento, kaj atinganta sian plej altan alton en la monto ''Döbraberg'', (794 metrojn super la marnivelo, proksime de la loĝloko [[Schwarzenbach am Wald]]. En la centro de la regiono troviĝas la [[akvodislimo]] inter la basenoj de la riveroj [[Majno (rivero)|Majno]] kaj [[Saale]], respektive apartenaj al la riveraj sistemoj de la [[Rejno]] kaj [[Elbo (rivero)|Elbo]].
 
181 205

redaktoj