Ibera skolo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
malmajuskligo |
malmajuskligo |
||
Linio 3:
Laŭ tradicio de la esperanta literaturhistorio, nomo de literatura skolo kiu ekfamiĝis post la eldono de la poemaro ''Ibere libere'', kuniganta verkojn de [[Miguel Fernández]], [[Liven Dek]] ([[Liven Dek|Liven Dek]]), [[Jorge Camacho]] (ekse Georgo Kamaĉo), kaj [[Gonçalo Neves]].
Aliaj nomoj en la grupo estas: [[Ricardo F.
==LA IBERA SKOLO==
Linio 10:
Firma kutimo de literatur-historio estas disdividi la beletristojn kaj ŝovi ilin, kvazaŭ skatolen, en "skolojn". Nome de sia individueco, la verkantoj kompreneble malofte ŝatas tion. Tamen, la "ibera kvaropo" (kaj eventuale kelkaj pluaj en ilia rondo) plenumas plurajn gravajn kondiĉojn de skoleco: ili plejparte loĝas en geografia proksimo kaj efektive renkontiĝadas; ili havas komunajn projektojn kaj intelektan-lingvan majstron ([[Fernando de Diego]]); ili konscie kaj subkonscie infiuas sin reciproke. Aparte rimarkindas ke, male al pluraj literaturaj grupiĝoj (ekz. la "[[Praga skolo]]"), sed simile al la "[[Skota skolo]]", temas pri junaj homoj. Eble ŝajnas frue levi ilin al [[Parnaso|Parnasa]] rango; tamen, la krea agado de ĉi tiu opo baziĝas sur tia majstrado de nia lingvo kaj posedo de ties kulturo ke ni certas: la tempopaso pravigos altan juĝon.
Du eventoj en 1993 klare kaj deklare difinas la menciitan kvaropon: la apero de la poemaro ''[[Ibere libere]]'' (1993) kaj ties debuto en la [[78a UK 1993|Valencia UK]], en kies [[Belartaj Konkursoj]] la kvar aŭtoroj falĉis ĉiujn premiojn. La kvaropo enhavas la hispanojn [[Miguel Fernández]] (1950-), [[Liven Dek]] ([[Liven Dek|Liven Dek]] , 1950-), [[Jorge Camacho]] ([[Georgo Kamaĉo]], 1966-), kaj la portugalon [[Gonçalo Neves]] (1964-). Al ili apartenas kaj tamen apartas la gravega figuro de la kataluno [[Abel Montagut]] (1953). Aldonindas la hispana kritikisto [[Antonio Valén]] (1965-) kaj la kataluna redaktoro/kritikisto [[Hèctor Alòs i Font]] (1965-). Nemirinde, la ĉeesto de tiom da elstaruloj favoras multopan kunkreadon de vigla E-kulturo en [[Iberio]]: listigeblus ja multaj nomoj, ekz. de [[Alberto
Fernández jam majstris kiel tradukanto de i.a. la poetoj [[Federico García Lorca]] (1987) kaj de [[Miguel Hernández]] (1988). En sia originala ciklo ''La profil' de viaj spuroj'' li "miksas prozon kaj poezion, kvazaŭ li volus montri, ke je artisma nivelo diferenco inter ili estas nur nuanco" ([[Mauro Nervi|M. Nervi]]). Liaj foje deliraj, sed neniel memcelaj sonludoj verŝiĝis eĉ en muzikon (kantato de [[Pedro
Liven Dek ja konvinkas kiel poeto. Li tamen estas pli konata kiel la homo kiu patras - aŭ almenaŭ patronas - la Esperantan sciencfikcion: li redaktas kaj eldonas la novelaran serion poŝlibran [[Sferoj]], da kiuj inter 1982 kaj 1994 aperis jam 9 volumoj. SF-novelo lia gajnis en [[Belartaj Konkursoj]] (1987), kaj aliaj eĉ elektiĝis por ''Trezoro'' kaj ''[[Nova Esperanta Krestomatio]]''.
|