Frua Esperanto-gazetaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
Ĉar la japanoj ĝenerale ne konis la latinajn literojn kaj ankaŭ jam havis la anglan lingvon kiel helplingvon, estis tre malfacile trovi adeptojn por Esperanto. Tamen jam en junio 1906 fondiĝis [[Japana Esperantista Asocio]], kiu en aŭgusto 1906 komencis eldoni gazeton ''[[La Japana Esperantisto]].'' La progresoj venis tre malrapide kaj ĝi eĉ dum 1912 kaj 1913 devis ĉesi por reaperi en januaro 1914 tre modeste kaj dumonate.
 
Tio ŝanĝiĝis post la [[unua mondmilito]], kiam Japanio komencis plivastigi la eksterlandajn rilatojn. Inter la mondmilitoj, la Esperanta vivo estis en Japanio pli vigla ol en iu alia lando. La japanoj multe ŝatis legi aŭ mem traduki kaj eĉ mem verki bonajn poemojn kaj prozaĵojn, per kio klariĝas la apero de proksimume pli ol 70 plej multe aŭtografitaj, ofte bele kaj mankolorigite ilustritaj grupaj kaj similaj periodaĵoj. Post la unua mondmilito oni trovis en ili multajn studojn pri lingvoscienco, sciencoj kaj budhismo. Plej rimarkindaj estas el la presitaj: ''[[Bulteno de HCE]], [[La Revuo Orienta]]'' (oficiala organo de [[Japana Esperanto-Instituto]], kiu en 1919 anstataŭis la asocion), ''[[La Verda Ombro]]'' ([[Tajvano]]), ''[[Verda Utopio]], [[Verda Gloro]] (poste ''[[Verda Mondo]]), [[Nova Sento (revuo)|Nova Sento]], [[La Esperantisto]]'' (oficiala organo de [[JEA]], kiu denove aperis).
 
Interesan ĉenon montras la jena evoluo: ''[[Eklumo]],'' poste: ''[[Esperanto en Nipponlando]],'' poste: ''[[Esperanto Lingvo Internacia]],'' poste: ''[[Esperanto Kiboŝa]],'' kiu ĉesis pro ekonomiaj kaŭzoj en junio 1933 kaj naskis du novajn gazetojn: ''[[Esperanto en Japanujo]]'' kaj ''[[Esperanto Lingvo Internacia]].''