Esperanto-movado en Hispanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
Hispana Societo preparis la 5-an internacian Kongreson; du urboj petis akcepti la kongresanojn. [[Donostio|San Sebastián]] kaj Barcelono; en ĉi-lasta urbo ekzistis kelkaj grupoj kaj ĝi estis elektata por la kongreso, kiu sub la honora prezido de [[Alfonso la 13-a (Hispanio)|hispanaj gereĝoj]], estis sukcesa (11 septembro 1909); aliĝis 1207 anoj el 32 landoj, kun 19 oficialaj senditoj regnaj. En Valencia profitante regionan ekspozicion, okazis postkongreso kun ĉeesto de [[L. L. Zamenhof]]. De tiam progresis multe Esperanto en Katalunlando, danke al klopodoj de [[Kataluna Esperanto-Federacio]] (KEF).
 
En 1908 la Esperantistoj de [[Bilbao]] publikigis dum iuj monatoj litografite revuon "[[Bilbao Esperantista]]", kaj en 1910 "[[Nova Sentosento (revuo)|Nova Sento]]"n.
En 1907 Bravo del Barrio, Codorniu, Redondo kaj aliaj starigis en Madrid "Centra E-ista Grupo" (prez. [[José Perogordo]], artileria kapitano), kiu en 1909 publikigis monatan gazeton "[[Hispana Revuo]]", kiu nur vivis tri monatojn (junio-aŭgusto), kaj "[[El Esperantista]]" (dulingva). Sendepende de la grupo, [[Julio Mangada Rosenörn]], [[Emilio González Linera]] kaj [[Fernando Redondo Ituarte]] publikigis "[[Luz Española]]" (Hispana Lumo) hispane kaj Esperante, [[framasonismo|framasona]] monata revuo (marto 1911 - januaro 1912), al kiu sekvis "[[Homaro (revuo)|Homaro]]" tute en Esperanto (majo 1912 - jul. 1914). En 1911 fondiĝis en Madrid socialista grupo "[[Libera homo]]".