La Vila Mano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
== Recenzoj ==
{{Citaĵo|La romanoj de Bulthuis iel similas unu la alian; la loko, kie okazas la rakontataj faktoj, estas la norda parto de Nederlando, kiun la aŭtoro intime konas; ties teraspekton kaj homkutimojn li ame priskribas. Kiom amuzaj la scenoj en la trinkejo, kiom nature pentrita la superstiĉo de l' kamparano. |1929, [[Georges Stroele]], [[Esperanto (revuo)|Esperanto]], paĝo 49}}
{{Citaĵo|La subtitolo de l' romano estas Idoj de Cereso. Per ĝi la aŭtoro akcentas la medion de l' agado same kiel en la antaŭaj ''[[Idoj de Orfeo]]'' kaj ''Idoj de Merkuro''. Kiel ni jam diris Bulthuis verkas sur larĝa fundo en realeco enplektante la allogan inciton per ia misteraĵo. Ankaŭ en la nova rakonto tia paralelo klare vidiĝas inter malbelega mano kaj la homa konscienco. Bulthuis ĉerpas el la fonto de l' [[dualismo]], eterne reganta, leĝo de l' universo. Pro tio li rigardas la homojn tiaj, kiaj ili estas (ne kiel ili sin prezentas al ni) li klopodas enpenetri en ilian plej profundan karakteron kaj solvi la problemojn. Priskribo de [[Holando|holandaj]] kutimoj kaj [[moro]]j sentigas varmon kaj ĝuon. <br> Entute la verko estas simpla, boncela, naiva kaj infaneca en la bona senco de tiuj vortoj; ĝi eble ne plaĉos al ŝatanto de amromano aŭ de polica rakonto, sed ĝi tuj kaptas la atenton de honestulo, logas preferanton de nespicita legaĵo, plenumas la deziron de bonvolulo kiu ŝatas kiam virto estas rekompencata kaj [[atenco]]j punataj. <br> La flustila kaj lingve senriproĉa verko, kun malmulte da preseraroj, estas leginda. En aparta kajero vortareto estas kunmetita, kiu servas al kompreno de diversaj tipaj esprimoj. |1929, [[Historio de Esperanto (Courtinat)|Historio de Esperanto]] II, paĝo 685}}
 
== Referencoj ==