Hunoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''hunoj''' (prapatro de mongola etno) estas popolo origine el [[Centra Azio]], kiu kreis imperion en orienta Eŭropo en la unuaj jarcentoj de nia erao.
 
Oni foje rilatigas ilin al pli antikva popolo [[ŝiungnuoj]]. La unuaj ĉinaj fontoj skribas pri ili jam en la 12-a jarcento a.K. kiel hsiung-nu (hiung-nu), kiam ili daŭre penetris Nord-Ĉinion kaj prirabis la areon. Ilia ĉefa okupiĝo estis la nomada bestobredado kaj la ĉasado. En la 3-a jarcento a.K. formiĝis la asocio de 24 hunaj triboj, kiu kondukis prirabajn militirojn en Orient-Azion. La ĉinoj ekkonstruis la [[Granda Ĉina Muro|Grandan Ĉinan Muron]] ĉefe pro tiuj militiroj dum la Dinastio de [[Ĉin]]. La sukcesaj militiroj de [[Ĉinio]] kaj la ribeloj de la konkeritaj popoloj kondukis al la disfalo de la huna asocio en la 1-a jarcento a. K. Formiĝis du asocioj, el kiu la asocio de la sudaj triboj venis al dependa situo al Ĉinio. Tiu historia rilato inter ŝiungnuoj kaj hunoj ne estas tamen akceptata de ĉiuj esploristoj.