X-sistemo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eksteraj ligiloj: Ĝisdatigo +tabelo-forme
e Vikipedio ne plu aŭtomate transkodas la X-sistemon
Linio 14:
== Argumentoj por X-sistemo ==
* Ĝi estas legebla sen ŝanĝi la tiparon de la legilo aŭ [[komputilo]].
* Ĝi estas facile konvertebla al iu ajn alia sistemo, krom kiam enmiksiĝas nacilingvaj vortoj kun ekzemple ''ux'', kiu ne estu konvertata al ''ŭ''. (Pri solvoprovo per ''w'' vidu sube.)
* Ĝi estas la plej populara surogata metodo ĉe kiu ne eblas misinterpretoj (en la pli parada Fundamenta H-sistemo eblas misinterpreto de "au" kiel "aŭ" ekzemple en ''praulo'' aŭ de "gh" kiel "ĝ" en ''flughaveno'' ktp).
* Ĝi estas facile tajpebla.
Linio 25:
* Ĝi aspektas "malbela" (laŭ iuj). Ekzemplo: ''gxi sxangxigxas'' (= ĝi ŝanĝiĝas)
* Ĝi aldonas strangecon al Esperanto (neniu alia lingvo uzas x-ojn ĉi tiel, sed kompreneble ankaŭ neniu alia lingvo uzas esperantajn ĉiujn ĉapelitajn literojn por la samaj sonoj).
* Kelkaj ne-esperantaj nomoj enhavas la latinan literon ''x''. (Ekzemple, multaj [[franca lingvo|francaj]] nomoj finiĝas per ''ux:'' [[Alfred Michaux|Michaux]] ktp.) Tio kaŭzas problemojn por la x-sistemo nur rilate al aŭtomata konverto al alia sistemo kiel [[unikodo]]. Kelkaj uzantoj de la x-sistemo skribas ''w'' (por ''ŭ'') anstataŭ ''ŭ'' por eviti tiajn miskomprenojn kaj samtempe iom plifaciligi legadon. Sed eĉ tiam povas esti problemoj pri aŭtomata konvertado (de tradukiloj aŭ de entajpiloj), kiam temas pri nacilingvaj nomoj kun la litero ''w''. Por solvi la problemon ekzistas kelkaj aliaj variaĵoj de la x-sistemo, kiel ekzemple uzo de ''vx'' anstataŭ ''ŭ''. La plej universala kaj kutima elturniĝo estas prezentita en la sekva sekcio.
 
== Komputiltaŭga solvo ==
La plej universala kaj kutima elturniĝo estas duobligi la fremdajn iksojn post la literoj <tt>[cghjsu]</tt> (praktike, post 'u'): <tt>Michauxx</tt> ktp (tiun rimedon uzas, interalie, la esperanta Vikipedio, [[ReVo]] kaj la redakcio de «[[Monato (gazeto)|Monato]]»).
 
Evidente, la solvo ne estas bela, kaj tial ĝi maloftas en pure interhoma komunikado. Tamen ĝi estas ofte uzata se tekstotraktadon partoprenas komputilo (kiam temas pri komputile kompostota artikolo, aŭ kiam oni faras informomendon al datumbazo aŭ reta vortaro).
 
== Kiun skribsistemon elekti? ==
Linio 64:
</blockquote>
</blockquote>
 
== Resumo ==
La H-sistemo estas sendube laŭfundamenta ortografia varianto, sed kiel entajpa kodo ĝi havas malavantaĝojn. — La X-sistemo oportunas por enigi tekston kaj por interna komputada datumprilaboro, sed kiel memstara ortografio ĝi estas nefundamenta.
 
X-sistemo estasestis uzata en la Esperanta fako de [[Vikipedio]] por [[Vikipedio:Kiel redakti paĝon|redakti paĝojn]], do kiel nura entajpa kodo, sed ne kiel memstara ortografio. La Vikipedio aŭtomate transkodastranskodis tekston skribitan en X-kodo al ĉapelita teksto.
 
== Rimarkoj ==
La malavantaĝo de la H-sistemo, ke komputiloj povas miskompreni kaj mistrakti vortojn, estas malgranda, ĉar ekzistas nur tre malmultaj tiaj vortoj esperantaj, entute nur malpli ol 50. Komputila sistemo povas enhavi vortaron, kiu aŭtomate identigas tiajn vortojn kaj ĝuste pritraktas ilin. Aliflanke, la naturismaj kombinoj ''ch, sh, gh'' oftas en la propraj nomoj, tiel ke <tt>Christian</tt> ĉe aŭtomata traktado iĝos ''Ĉristian'', [[Maugham]] iĝos ''Maŭĝam'' ktp.
 
Granda plimulto da lingvoj uzantaj la latinan alfabeton uzas ĝin kun aldonaj literoj kun diakritaj signoj. Fakte estas ĉiuj lingvoj escepte de la angla, Latino kaj eble manpleno da aliaj. Ili ĉiuj bezonas sistemojn por ĝuste skribi per komputiloj. Kie Esperanto fakte aŭ ŝajne havas specialajn problemojn, tie ni klopodu plirapidigi progreson al komforta uzo de Unikodo.
 
== Eksteraj ligiloj al programoj ==
{| class="prettytable sortable" border=1 cellspacing=0 cellpadding=0 width=100% style="font-size:90%;" |
|-
! Programo !!width=100| Reta ilo !!width=100| [[Vindozo]] !!width=100| [[Mac OS|Mak OS X]] !!width=100| [[GNU/Linukso]] !! Rimarkoj
|- style="line-height:90%;"
| Amiketo || ✗ || [http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/ XP kaj ĉiuj postaj versioj] || [http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/makamiketo.html Versio 10.6] || [http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/linamiketo.html Ubuntu 9.1, Centos 4.6, Fedora Core 2.6, SuSe LES 10] || Funkcias per [[Ĝavo]]
Linio 83 ⟶ 84:
| [http://lingvo.org/eotajpu eotajpu.js] || per [[Ĝavaskripto]] || ✗ || ✗ || ✗ || Konvertilo de x-sistemo al unikodo en ajna retpaĝo (kontrolita en diversaj kroziloj; bone pri xx; bone pri entajpa pozicio
|-
| [http://members.aon.at/aldone/konvertilo.html Konvertilo] || per [[Ĝavaskripto]] || ✗ || ✗ || ✗ ||
|-
| [http://www.zz9pza.net/tajpi/ Tajpi] || ✗ || 2000, XP, Vista, 7, 8, 10 || ✗ || ✗ ||
|-
| [http://code.google.com/p/iksilo SCIM], [http://en.wikipedia.org/wiki/Intelligent_Input_Bus IBus] || ✗ || ✗ || ✗ || ✗ || Ubuntu kaj aliaj<ref name="Linux">Kaj SCIM kaj IBus dependas je m17n por funkcii. Kelkaj malnovaj versioj de Linukso jam entenas SCIM. Kelkaj pli novaj versioj (ekz.ekzemple, Ubuntu 10.04) jam entenas IBus. En okazo de dubo, uzu IBus (pli moderna, simpla, malpeza, kaj stabila ol SCIM).</ref>
|}
 
Rimarkoj:
* [[Ubuntuo]] 10.04: Jam pretas entajpi x-sisteme per IBus. Simple iru al Sistemo > Preferoj > IBus preferoj > Enigmetodo, elektu "Esperanto x-sistemo (m17n)", kaj ĝuu.
* [[Ubuntuo]] 11.04: Unue elŝutu "ibus-m17n" (ekz., per Synaptic). Poste simple iru al Sistemo > Preferoj > Klavaraj enigmetodoj > Enigmetodo, elektu "Esperanto x-sistemo (m17n)", kaj ĝuu.
 
== Notoj ==
{{Referencoj}}
<references />
 
[[Kategorio:Esperantaj skribsistemoj]]