La '''Distriktodistrikto Nordokcidenta Meklenburgo''' (germane: '''[[Distrikto (Germanio)|Landkreis]]''' ''Nordwestmecklenburg'') situas en la nordokcidento de la [[Federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Meklenburgo-Antaŭpomerio]] de [[Germanio]]. La urbo [[Wismar]] estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 227 km² loĝas 160 423 homoj; do meznombre 76 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Meklenburgo-Antaŭpomerio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo Distrikto Nordokcidenta Meklenburgo estas signita per '''8'''.
Najbaraj [[Distrikto (Germanio)|distriktoj]] estas - laŭ administra divido ne plu aktuala ekde la 4-a de septembro 2011 - oriente [[Distrikto Bad Doberan|Bad Doberan]] (1) kaj [[Distrikto Güstrow| Güstrow]] (3) - nun [[distrikto Rostock]], sudoriente [[Distrikto Parchim|Parchim]] (10) kaj sude [[Distrikto Ludwigslust|Ludwigslust]] (4) - nun [[distrikto Ludwigslust-Parchim]] - kaj la [[eksterdistrikta urbo]] [[Schwerin]]. En la okcidento apudas la [[Ŝlesvigo-Holstinio|ŝlesvigo-holstinia]] [[distrikto Duklando Lauenburg]] kaj la urbo [[Lübeck]].
Najbaras en la sama federacia lando sude la [[distrikto Ludwigslust-Parchim]] kaj la [[eksterdistrikta urbo]] [[Schwerin]], oriente la [[distrikto Rostock]]. En la okcidento apudas la [[Ŝlesvigo-Holstinio|ŝlesvigo-holstinia]] [[distrikto Duklando Lauenburg]] kaj la urbo [[Lübeck]], kaj la norda limigo estas la bordo de la [[Balta Maro]].