Pakto de Zanjón: Malsamoj inter versioj

21 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
e
Robota unusencigo: Camagüey - Ŝanĝis ligo(j)n al Camagüey (provinco)
(standard svg map)
e (Robota unusencigo: Camagüey - Ŝanĝis ligo(j)n al Camagüey (provinco))
== Kunteksto ==
 
La [[19-an de oktobro]] [[1877]] estas malliberigita [[Tomás Estrada Palma|Don Tomás Estrada Palma]], prezidanto de la Ĉe-Milita Respubliko. Laŭ la kuranta regulo, la vico estis okupita de [[Francisco Javier de Céspedes]], kiu poste estis anstataŭita de la generalo [[Vicente García]]. En tiu ĉi kunteksto la militestroj de la [[provinco]] [[Camagüey (provinco)|Camagüey]] petis al la hispana generalo [[Arsenio Martínez Campos]], militpaŭzon por reorganiziĝi kaj daŭrigi la militon. Sed en la Ĉambro de Reprezentantoj etendiĝis la skeptikismo, kaj kelkaj perdis la esperon venki. Pro tio estis nuligita la [[dekreto Spotorno]], kiu malpermesis ian negocadon kun la malamiko, kaj la [[21-an de decembro]], en kunveno kun la hispanaj gvidantoj estis interkonsentita la militpaŭzo.
 
Post tiuj negocadoj, [[Vicente García]] fariĝis prezidanto de la Ĉe-Milita Respubliko la [[15-an de januaro]] [[1878]]. Li translokiĝis al Camagüey kaj la [[7-an de februaro]] sekrete renkontiĝis kun la generalo [[Arsenio Martínez Campos]], kie ili interkonsentis realigi konsulkunvenon al la kuba popolo por vidi ĉu ĝi decidis la pacon sen sendependeco. La plimulto de la batalantoj, elrevitaj, decidis forlasi la militon. La Ĉambro de Reprezentantoj memdisiĝis por ne iri kontraŭ la [[Asembleo de Guáimaro|Konstitucio de Guáimaro]] kiu malpermesis al la Registaro interkonsentojn kiuj ne traktis la sendependecon.
8 105

redaktoj