Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 219:
:Principe salutindas krei pli da legindaj kaj elstaraj artikoloj, kaj pli ofte ŝanĝi la "artikolon de la semajno". Tamen aliflanke necesas ne tro hasti, kaj tamen zorge redakti - en duba kazo pli bonas kvalito ol nur kvanto. Mi ĵus malkovris ke la stranga mencio "''Widzel-malino Brok'' en la teksto [[Baltrum]] estis simple aŭtomata fuŝtraduko de la frisa persona nomo ''Widzel tom Brok'' (eĉ ne klaras al mi kial aŭtomato povas veni al ideo traduki la frisan nomeron "tom" per falsa traduko "malino", sed tio ne gravas). Kaj daŭre la referencoj ankoraŭ estas grandparte simple en la germana, ne kompreneblaj por ĉiu leganto kiu ne parolas tiun lingvon. Mi ĵus aldonis du bazajn artikolojn pri la historio de Orientfrislando, kiuj rilatas al la insula artikolo, kaj principe salutas se "artikolo de la semajno" estu vere bone komprenebla, do havu laŭeble malmultajn ruĝajn ligilojn, kiuj ne ebligas pluan informiĝon kaj kompreniĝon, sed estas informaj [[senelirejo]]j. La teksto [[Baltrum]] rilate al malmulteco de ruĝaj ligiloj estas en tute kontentiga stato, sed ankaŭ pri ĉiuj estontaj ĉefpaĝe prezentotaj artikoloj gravas atenti havi vere prezentindajn tekstojn, ne nur pseŭdoprezentindajn kiuj belas kiam oni ne legas la tekston. Ekzemple la frazo ''Vojaĝo de komisiono en 1650 raportoj ke la 14 loĝantoj sur la insulo de tiu tempo estis en danĝero proksime de la maro.'' en la teksto Baltrum tute ne estas en bona lingvaĵo, kaj estas multaj pliaj frazoj ankoraŭ ne korektitaj. Do: ne tro hastu, ne neniam blinde fidu tradukojn de iuj aŭtomataj tradukprogramoj, sen vere atente mem legi kaj kontroli la rezulton.{{rideto}} [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 11:39, 27 jul. 2016 (UTC)
::Mi bone ekkomprenis vin kaj mi provos plibonigi la situacion, dankon :) --[[Uzanto:Lingveno|Lingveno]] ([[Uzanto-Diskuto:Lingveno|diskuto]]) 12:08, 27 jul. 2016 (UTC)
 
== RE: Esperanta teamo de futbalo ==
 
Saluton Thomas, dankon pro via mesaĝo. Jes, mi ludis dum tiu [[Futbala matĉo inter la Selektitaro de Esperanto kaj la Armen-devena Argentina Komunumo|legenda matĉo]] en [[UK 2014|2014]]. Mi faros tion - kion vi proponis - ĉe la [[Esperanta teamo de futbalo|artikolo de la teamo mem]], por ke evidentiĝu tie la nomoj de tiuj partoprenintoj plibone. Krome, mi nun atendas la konfirmon pri la ludintaro de la lasta matĉo k-aŭ ZMOS en [[UK 2016|Nitro]] por verki ankoraŭan ŝablonon. Samideane, [[Uzanto:Mxcatania|Mxcatania]] ([[Uzanto-Diskuto:Mxcatania|diskuto]]) 19:51, 3 aŭg. 2016 (UTC)