Adriano de Canterbury: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto sanktulo
|nomo= Sankta Adriano de Canterbury
|dato de naskiĝo=
|dato de morto= la [[9-an de januaro]] [[710]]
|tago de festo= [[3-a de februaro]]
|adorita en= Katolika eklezio.
|dosiero=
|priskribo=
|loko de naskiĝo= [[Nordafriko]]
|loko de morto=
|titolo=
|dato de beatigo=
|loko de beatigo=
|beatigita de=
|dato de kanonizo=
|loko de kanonizo=
|kanonizita de
|atributoj=
|patroneco=
|ĉefsanktejo=
|dato de subpremo=
|disputeblaj demandoj=
}}
 
'''Adriano de Canterbury''' (latine ''Hadrianus'', angle ''Adrian of Canterbury'', naskiĝis en [[Nordafriko]]; mortis la [[9-an de januaro]] [[710]]) estis bizanca kristano, kiu iĝis [[abato]] en [[Britio]] kaj post la morto deklariĝis [[sanktulo]]. En kristanismo estas dua sanktulo de tiu persona nomo, [[Adriano de Nikomedio]] - la simpligita nomo "sankta Adriano" kutime aludas al tiu dua sanktulo, ne al Adriano de Canterbury.
 
== Vivo ==
Adriano naskiĝis komence de la [[7-a jarcento]] [[Nordafriko]], proksimume 750 kilometrojn okcidente de la rivero [[Nilo]], en la greklingva [[Bizanca Imperio]]. Proksimume 10 jarojn post la naskiĝo li pro invado de la [[araboj]] devis fuĝi al [[Napolo]]. Iom poste li aliĝis al kristana monaĥejo sur la insulo ''Nisida'' (en la [[antikva epoko]] Νησίς, Nēsis, [[malnovgreke]] „insuleto“), la kvina plej granda insulo de la [[Golfo de Napolo]]. En la monaĥejo li lernis la [[latina]]n, kaj ricevis teologian, pastran kaj liturgian edukon. Post malmultaj jaroj li elektiĝis abato de tiu monaĥejo. Tiu tempe la tiutempa bizanca imperiestro Konstas (Κώνστας) la 2-a (ankaŭ nomata Konstans kaj Konstant) konatiĝis kun li. En la jaro 663 Konstas venis al Napolo, dum lia armeo provis rekonkeri Italion. En pluraj kazoj la bizanca imperiestro uzis la abaton kiel ambasadoro. Kiam Konstas vizitis [[Romo]]n, li prezentis la abaton al la tiutempa papo [[Vitaliano]], kiu tre aprezis Adrianon kaj igis lin papa konsilanto. Tri jarojn poste la papo dufoje proponis al Adriano la postenon de la tiutempe novelektenda ĉefepiskopo de [[Canterbury]]. Adriano tamen ambaŭfoje malakceptis kaj proponis la unuan fojon monaĥon Andreo el najbara monaĥejo, la duan fojon la bizancanon [[Teodoro de Tarso]]. Tiu fine akceptis la ĉefepiskopecon sub la kondiĉo, ke Adriano kun li venu al Canterbury kaj estu persona konsilanto. Teodoro en 699 per ŝipo vojaĝis al Anglio, sed Adriano pro suspekto de la frankaj regantoj, ke la vojaĝo povus havi politikajn motivojn, nur povis veni la sekvan jaron, en 670. Post lia alveno en Canterbury Adriano iĝis abato de la tiuurba [[abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury)|abatejo Sankta Aŭgusteno]]. La postenon li tenis ĝis sia morto [[la 9-an de januaro]] [[710]]. La [[romkatolika eklezio]] poste deklaris lin sanktulo kaj festas lian mortotagon kiel memortago.
 
== Fontoj ==