Festivalo de Bayreuth: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Richard Wagner deziris teatrejon respektive operejon fore de la eŭropaj metropoloj, en kiu - sen deflankiĝo kaj sen la kompromisoj de urbega kulturejo - komplete povu koncentriĝi pri la prezento de liaj operaj verkoj. Al la realigo de tiu deziro kontribuis esence lia mecenato [[Ludoviko la 2-a (Bavario)|reĝo Ludoviko la 2-a de Bavario]] kaj lia subtenantino ''Marie grafino de Schleinitz'', kiu ankaŭ havis gvidan rolon en la Wagner-subtena urba klubo ''Bayreuther Patronatsverein''. La unua festivalo sub la arta gvidado de Richard Wagner komenciĝis la 13-an de aŭgusto 1876; prezentiĝis la monda [[premiero]] de la kompleta opera ciklo [[La Ringo de la Nibelungo]]. Inter la gastoj estis [[Franz Liszt]], [[Anton Bruckner]], ''Karl Klindworth'', [[Camille Saint-Saëns]], [[Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij]], [[Edvard Grieg]], [[Lev Tolstoj]], ''Paul Lindau'', [[Friedrich Nietzsche]] kaj ''Gottfried Semper'', plue la ŝtatestroj Vilhelmo la 1-a, imperiestro de la [[Germana Regno]], Petro la 2-a, imperiestro de [[Brazilo]], kaj reĝo Karlo de [[Virtembergo]]. La bavara reĝo Ludoviko inter la 6-a kaj 9-a de aŭgusto vizitis la lastajn provsurscenigojn kaj revenis por la tria triono de prezentaĵoj, sed komplete evitis ĉiujn publikajn aperojn.
 
La arta sukceso de la premiero ombriĝis pro iuj paneoj de la scenaro, tiel ke fine Richard Wagner, tre koleriĝinte, rifuzis sursceneje akcepti la publikan aplaŭdon. Pro financa malsukceso - restis ŝuldoj de 148.000 oraj regnaj markoj – la dua festivalo nur realigeblis ses jarojn poste, dum la jaro per la premiero de la opero ''[[Parsifal]]''. Richard Wagner intencis, kiel li skribis en letero al lia mecenato reĝo Ludoviko, iom post iom surscnigisurscenigi ĉiujn siajn operajn verkojn en la festivalejo "en maniero, ke tiuj surscenigoj por la postaj generacioj estu konservitaj kiel specimeno de korekteco". Malmultajn monatojn poste Wagner mortis. Ĝis mallonge antaŭ sia morto li pensis pri plano modifi la operojn ''[[Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg]]'' kaj ''[[Der Fliegende Holländer]]'', por igi ilin "indaj je prezento en la festivalejo de Bayreuth". Prezenton de liaj plej fruaj verkoj (''Das Liebesverbot'' – "la amomalpermeso", ''Die Feen'' – "la feinoj", ''Rienzi'') li ne eksplicite malpermesis, sed ankaŭ ne montris ajnan intereson pri tiaj surscenigoj. Ĝis la nuntempo en la festivalejo estas kuzimo,kutimo nur prezenti la dek ĉefajn verkojn de Richard Wagner, de la opero ''Der Fliegende Holländer'' ĝis ''Parsifal''.
 
Sub la gvido de Cosima Wagner, la vidvino de Richard, la festivaloj komence okazis malregule. Ĉiam denove pro ekonomiaj kialoj – la festivalo estis ekskluzive privata entrepreno de la familio Wagner – devas enŝoviĝi paŭza jaro inter festivalaj jaroj.
Linio 19:
Probleme komenciĝis la 1930-aj jaroj: Dum 1930 mortis [[Siegfried Wagner]]; inter la nova dirigento [[Arturo Toscanini]] kaj la aliaj du dirigentoj de la jaroj 1930 kaj 1931 [[Karl Muck]] kaj [[Wilhelm Furtwängler]] estis artaj kaj politikaj diferencoj.
 
Toscanini mallongeIom antaŭ la festivalaj provsurscenigoj de la jaro 1933, Toscanini rifuzis pludirigentiplu endirekti la festivalofestivalon, ĉar post la transpreno de la ŝtata potenco fare de la [[NSDAP|nazia partio]], en Germanio regis [[ksenofobio|ksenobobiaksenofobia]] kaj [[kontraŭjudismo|kontraŭjudisma]] politika atmosfero. <ref>laŭ la libro de Brigitte Hamann: ''Winifred Wagner oder Hitlers Bayreuth'', paĝoj 143–173</ref>
 
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-C10332, Bayreuth, Festspiele, Joseph Goebbels, Werner v. Blomberg.jpg|thumb|<center>la naziaj politikistoj [[Joseph Goebbels]] kaj [[Werner von Blomberg]] en la festivalo de Bayreuth dum la jaro 1937]]
Artan malkulminon la festivalo havis dum la tempo de [[Nazia Germanio]]: La vidvino de Siegfried, [[Winifred Wagner]], kiu dum la jaro 1930 transprenis la festivalan gvidadon, simpatiis al [[Adolf Hitler]], premis faŝismajn surscenigojn de la festivalaj operoj kaj bonvenigis, ke la naziaj politikistoj uzis la festivalon kiel partia reprezentejo kaj por faŝisma propagando. Adolf Hitler mem lastfoje vizitis la festivalon de Bayreuth dum la jaro 1940.
 
Ekde tiu jaro laŭ ordono de Adolf Hitler organiziĝis tiel nomataj "militaj festivaloj". La nazia organizaĵo ''Kraft durch Freude'' ("Forto per Ĝojo") transprenis la disvendadon respektive disdonadon de la biletoj. Aparte vunditaj germanaj soldatoj kaj laboristoj en la priarmilaj fabrikoj ricevis biletojn. Ekde la jaro 1941 la festivalo pli kaj pli – aldone al la propaganda influo pere de la diktatora reĝimo – organize suferis pro la militaj cirkonstancoj. Dum la jaro 1944 el la origine dek operoj en la programo nur restis la verko ''Die Meistersinger von Nürnberg'', kiun ekde la premiero la nazioj aparte aprezis. La lasta el la dekdudek du prezentoj de la jaro okazis la 9-an de aŭgusto. Temis entute pri la lasta opera prezento en Nazia Germanio. <ref>laŭ la libro de Brigitte Hamann: ''Winifred Wagner oder Hitlers Bayreuth'', paĝoj 408-478</ref>
 
== Post la Dua Mondmilito ==
Linio 31:
[[Dosiero:Festspielhaus Bayreuth Innen.JPG|thumb|<center>la publika spektejo de la festivalejo]]
[[Dosiero:Bayreuther Festspiele.JPG|thumb|<center>festivala atmosfero]]
La festivaloj komenciĝis la 30-an de 1951 per spektakla surscenigo de la opero [[Parsifal]] sub la gvido de Wieland Wagner kun tre malabunda sceneja dekoro. La novkomencon post la naziaj jaroj kune - arte kaj organize – gvidis la nepoj Wieland kaj Wolfgang Wagner. Ili sukcesis establigiestabli ĉiujaran festivalon, kun kutime po unu novspeca surcenigo posurscenigo jaroĉiujare, el la ĉefaj operoj de Richard Wagners: ''[[Der fliegende Holländer]]'', ''[[Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg]]'', ''[[Lohengrin]]'', ''[[Der Ring des Nibelungen]]'' (kun la kvar unuopaj operoj ''[[Das Rheingold]]'', ''[[Die Walküre]]'', ''[[Siegfried (opero)|Siegfried]]'', ''[[Götterdämmerung (opero)|Götterdämmerung]]''), ''[[Tristan und Isolde]]'', ''[[Die Meistersinger von Nürnberg]]'' kaj ''[[Parsifal]]''.
 
Fojfoje aldone ankaŭ la 9-a simfonio de [[Ludwig van Beethoven]] prezentiĝis en la festivalejo. Richard Wagner mem digigentediligente prezentis tiun simfonion la 22-an de majo 1872 en la grafa operejo de Bayreuth, okaze de la ekkonstruko de lia festivalejo. Kadre de la festivalo la simfonio reprezentiĝis sub la dirigentoj [[Richard Strauss]] (1933), [[Wilhelm Furtwängler]] (1951, 1954), [[Paul Hindemith]] (1953), ''Karl Böhm'' (1963) kaj ''Christian Thielemann'' (2001). Okaze de la 100-jara mortotago de [[Franz Liszt]], la bopatro de Richard Wagner, dum la jaro 1986 prezentiĝis ties [[Faŭsto]]-simfonio.
 
Plurfoje novaj impulsoj por la tutmonda opera kaj muzikteatra kulturo disradiis de Bayreuth aus, ekdemple ekde la jaro 1951 per la surscenigoj de ''Wieland Wagner'', kiu per sia malplenigo de la scenejo, kiu restis malplenega kaj preskaŭ sendekora, kreis estetikan novkomencon, kaj ĝis la 1970-aj jaroj influis modernismajn operajn kaj muzikteatrajn prezentojn. Dum la jaro 1976, okaze de la 100-jara jubileo de la festivalo, la enscenigo de la opero ''La Ringo de la Nibelungo'' sub la gvido de [[Patrice Chéreau]] kreis plian ampleksan stilan ŝanĝon kaj novigon, kiu komence ankaŭ vekis drastan irigixton kaj proteston en la publiko, sed pli poste akceptiĝis arte elstara. El muzika vidpunkto la festivalaj prezentoj – aparte rilate al la koruso kaj orkestro – konsideriĝas internacie elstaraj, al kio kontribuas ankaŭ la arkitektura kaj akustika aparteco de la festivalejo.
 
La ĉiujare okazantajn kaj plurjare antaŭe elaĉetitajn 30 operajn prezentojn povas vidi pli-malpli 58.000 spektantoj. Ĉiujare registriĝas ĝis 500.000 mendoj je biletoj, tiel ke inter mendo kaj ricevo de bileto ofte estas sep aŭ pli da atendaj jaroj. Pro la alta bezono da biletoj, multoble pli granda ol la haveblo, dum la lastaj jaroj tre altiĝis bileto-prezoj en la "nigra merkato", aparte per interretaj bileto-ofertoj.
La festivala organizantaro per pluraj rimedoj provas kontraŭagi tiun nigran negocadon per la biletoj, inter alie presante la nomon kaj adreson de la mendintoj sur la biletoj kaj komparante ĉe la enirejo la biletojn kaj oficialajn personajn dokumentojn. Dum la jaro 2008 la regula bileta prezo laŭ sidlokaj kategorioj estis inter 14 kaj 225 [[eŭro]]j. Krome ekzistas tre eta kvanto de sidlokoj kun nur parta vido de la scenejo (je 12 eŭroj) kaj plia kvanto tute sen sceneja vido (je 7 eŭroj). La Richard-Wagner-ligo ĉiujare disdonas stipendiojn, precipe por ebligi al mutikajmuzikaj studantoj senkostan travivon de la prezentoj.
 
Posedanto de la festivalejo de Bayreuth ekde la jaro [[1973]] estas la fondaĵo ''Richard-Wagner-Stiftung Bayreuth'', kies membroj estas la ŝtato [[Germanio]] la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Bavario]], la urbo [[Bayreuth]], la "Societo de la Amikoj de Bayreuth", du pliaj landaj fondaĵoj, la [[distriktaro (Germanio)|distriktaro]] [[Supra Frankonio]] kaj membroj de la familio Wagner. Gvidanto de la fondaĵa konsilio estas la ĉefurbestro de la urbo Bayreuth.