Pere Calders: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
'''Pere CALDERS''' (naskiĝis [[1912]], mortis [[1994]]) estis [[Katalunio|kataluna]] [[verkisto]].
 
Naskiĝinte en [[Barcelona]], li studis pentrarton kaj desegnarton, laboris en reklamagentejo, ankaŭ estis ĵurnalisto kaj faris bildajn ŝercojn en la gazetoj ''El diario mercantil'', ''Avui'' kaj ''L'esquella de la torratxa'', ĉi-lastan li direktoris kun sia amiko kaj verkisto Avel·lí Artís Gener. En [[1936]] li publikigis la romanon ''La Glòria del doctor Larén'' kaj la novelaron ''El primer arlequí''. En liaj verkoj ĉefrolas la absurdo kaj la hazardo. Dum la hispania interna milito ([[1936]]-[[1939]]) Calders kunlaboris en politikaj publikaĵoj kaj aliĝas al la respublika armeo, kie li laboris kiel kartografo en [[Teruel]]. El tiuj spertoj li verkis la romanon ''Unitats de xoc''. Post la milito li forvojaĝis en [[Meksiko]]n, kie li ekrilatis kun aliaj elmigrintoj kiel la poeto [[Josep CARNERCarner]], pri kiu li poste verkis [[biografio]]n.
 
En Meksiko Calders pasigis 23 jarojn kaj neniam li adaptiĝis al meksika vivmaniero kvankam la meksika kulturo influis en liaj literaturaĵoj kiel la novelo ''Aquí descans Nevares'' (1967), kaj li ĉiam deziris reveni en sian landon. En la Ameriko li laboris por la eldonejo ''Uteha'', kaj ankaŭ kunlaboris en revuoj faritaj de katalunoj rifuĝintaj en Meksikon, kiel la fama revuo ''Pont Blau''. Li daŭre verkis romanojn kaj novelojn, kaj aperigis siajn fikciaĵojn en Barcelono. En [[1955]] aperas la novelaro ''Cròniques de la veritat oculta'', en [[1957]] ''Gent de l'alta vall'', kaj en [[1959]] ''Demà a les tres de la matinada''. Alia tre interesa verko estas la romano ''Gaeli i l'home déu'', kiun li verkis en 1938 sed la libro ne eldoniĝis ĝis la jaro 1986.