Insulto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{citaĵo|'''Insultoj''' estas vortoj, uzeblaj por ofende alparoli homon aŭ ofende priskribi aĵon aŭ situacion|[[Renato Corsetti]]}}
En [[PIV]] oni idras, ke insulti estas esprimi sian malbonhumoron per krudaj paroloj, ofendi per malĝentilaj, maldecaj [[vorto]]j.<ref>[http://vortaro.net/#Insulto]</ref>
 
En kritikaro kontraŭ Esperanto foje oni argumentas ke ĝi ne estas vere viva lingvo, pri kio ekzemplo estas la fakto ke per Esperanto oni ne povas paroli pri difinitaj altnivelaj temoj aŭ ke oni ne povas insulti, kio sube aperas kiel tuta malvero.
 
==Ekzemploj==
Jen iom da insultoj por ofende alparoli aŭ priskribi homon:
 
aĉulo, fiaĉulo, fi-homo (''kontraŭ homo pro fizika aŭ morala malboneco''), arogantulo (''pro troa memfido''), azeno, fojn-kapulo, malsaĝulo, sencerbulo, senkapulo, stultulo, ŝtipo, napokapo (''pro stulteco''), babilulo (''pro troa parolemo''), bandito (''pro rabemo, eksterleĝaj agoj''), [[bestoj|besto]] (''pro krudeco, malklereco, stulteco''), bird-timigilo (''pro ĝeneco, tedemo, malbelega aspekto''), bruto, malhomo (''pro krueleco''), ĉarlatano (''pro trompado de la publiko''), [[ĉiesulino]], hundino, kotulino, putino, stratulino (''kontraŭ virino pro malmorala konduto''), kapro (''kontraŭ viro pro maldeca konduto''), elefanto, urso, tanko (''pro malgracieco, peza krudeco en movoj''), faŝisto, brunulo, ruĝbrunulo (''pro reakciaj politikaj ideoj''), fi-lertulo (''pro trompemo''), fiulo (''pro fia konduto''), frenezulo, kreteno, idioto (''pro neracio''), [[fripono]] (''pro ruza trompemo, malico''), fuŝulo, sentaŭgulo (''pro malkapablo''), huligano (''pro kontraŭsocia konduto''), hundaĉo (''pro fieco''), [[kanajlo]] (''pro malnobla friponeco''), klaĉulo (''pro disbabilado pri aliaj homoj''), monstro (''pro malbeleco, krueleco''), murdisto (''pro krueleco, krimeco''), naŭzulo (''pro mallogo, abomeneto, tedego''), parazito (''pro paraziteco, fieco''), porko (''pro manĝemo, malpureco, abomenindeco''), rabisto (''pro krimaj agoj''), ruzulo, vulpo (''pro ruza elturniĝemo''), serpento, bofronto (''pro malico, perfidemo''), ŝovinisto (''pro troa glorado de sia nacio''), blinkenbergo (''pro kontraŭesperantisteco''), volapugisto (''pro stulteco: kombino de volapukisto kaj pugo'').<ref>(Citaĵo el [[Vojaĝo en Esperanto-lando]], leciono 17, komento 17)</ref>
(Citaĵo el [[Vojaĝo en Esperanto-lando]], leciono 17, komento 17)
 
==En literaturo==
Belan ekzemplon de insultoj prezentas [[epizodo]] el la Dua Rabista Fabelo de [[Karel Čapek]] esperantigita de [[Josef Vondroušek]]:
 
Linio 15 ⟶ 20:
:"Paku cin for, ci kanibalo," kriis la respektinda damo, "alie mi diros al ci, ke ci estas kriminalulo, krimulo, kruelulo, latrono kaj lucifero, mahometano, malbelulo, malbonulo, malhumanulo, malornamo, malsakrulo, kaj mavulo, monstro, mortiganto kaj murdulo, pirato, plagulo kaj protofripono, protokanajlo, rabisto, rabiulo kaj ribelulo kaj Rinaldo Rinaldini - "
:La juna Lotrando jam ne plu aŭdis, ĉar li ekfuĝis kaj haltis nur en Brendy; kaj ankoraŭ ŝajnis al li, ke vento portas post lin ion kiel: "- sangavidulo, satano, sendiulo kaj senkorulo, sentaŭgulo kaj ŝtelemulo, tataro, tigro, trompulo, turko kaj vampiro kaj vulgarulo "
 
En la "[[Vivo de Lanti]]" de Ed Borsboom aperas kurioza kaj amuza priskribo de la 11a [[SAT-kongreso]] kie ne nur oni aludas al la arda diskutaro, sed ankaŭ al la akra batalemo insulta de kelkaj partoprenantoj:
{{citaĵo|La akra kontraŭstaro riĉigis la protokolojn per insultaj esprimoj, tiel dezirataj pro la tro eta sakra terminaro en Esperanto. Ne sen kaŭzo oni nomis la XI-an la batalkongreso. La arda disputado aldone pruvis la nerefuteblan vivantecon de la Internacia Lingvo.|[[Ed Borsboom]]}}<ref>Ed Borsboom, ''Vivo de Lanti'', Parizo, SAT, 1976, paĝo 111. En sekva citaĵo el la protokolo aperas kiel insultoj fripono, fikanajlo, faŝisto, mensogulo, burĝo, skismiganto, trompisto, socialfaŝisto ktp.</ref>
 
== Vidu ankaŭ ==