Internacia Lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 11:
Ankoraŭ longe antaŭ la tempo, kiam la scienco kapablis plene kompreni la esencon de la "lingvo", apartaj scienculoj kaj pensuloj komencis ellabori projektojn de [[pazigrafio]] (universala ideografia skribo), de gestaj lingvoj, de filozofiaj aprioriaj lingvoj, bazitaj sur sistemoj de logika klasifiko, de komunhomaj simbolaj lingvoj ktp.
 
La utopiistoj [[Thomas More]] ([[1516]]) kaj [[Denis VAIRRASSEVairrasse]] ([[1677]]) skizis bazojn de la estonta lingvo. Ankaŭ Fourier kaj Cabet sin okupis pri tiuj problemoj. La epoko de la granda franca revolucio kaŭzis aperon de speciale konsiderinda nombro de similaj projektoj. Sed la nesufiĉaj konoj rilate al la esenco de la lingvo kaj al la vojoj de ĝia evoluo, la troraciaj konceptoj de la epoko de la franca revolucio, kiuj apartigis la lingvon-ilon for de la socio, for de la formoj kaj kondiĉoj de la ekzistado de tiu socio, reale malebligis la aperigon de praktike efektivigeblaj projektoj pri la int. lingvo. Tamen tiuj provadoj estis necesaj antaŭpreparaj laboroj, eksperimentoj kaj esploroj, sen kiuj ne estus solvo de la problemo.
 
En la 19-a jarcento la problemo de komuna lingvo interesis ne nur apartajn personojn, sed ankaŭ pli vastajn tavolojn, avide akcelintajn novajn almilitojn de [[scienco]]. Tio klarigas la akcepton de pluraj sistemoj de diversaj internaciaJ signaroj, kiel la [[lumtura signalado]] ([[1865]]) la [[mara signalaro]] ([[1871]]), la [[decimala klasifika sistemo por bibliotekoj]] ktp. Tio klarigas ankaŭ la kvantan kreskon de la projektoj de artefarita lingvo dum la dua duono de la 19-a jarcento, kaj tio klarigas, ke la plimulto de novaj lingvoprojektistoj forlasis la tro abstraktajn bazojn kaj alproksimiĝis al la ekzistantaj "naturaj" lingvoj.