Stellan Engholm: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Stellan ENGHOLM''' (Naskiĝis [[1899]] en [[Stokholmo]] - mortis [[1960]] <ref> [[Historio de Esperanto (Courtinat)|Historio de Esperanto]] III, p. 1262 </ref>) estis [[sveda esperantisto]], [[instruisto]], [[verkisto]] kaj [[tradukisto]]. Konatiĝis kun Esperanto en [[1920]], sed li iĝis aktiva Esperantisto nur en [[1927]]. Dum plejparto de lia vivo li loĝis en [[Smedjebacken]] kaj [[Ludvika]].
 
Per siaj originalaj romanoj ''[[Al Torento]]'', ''[[Homoj sur la Tero]]'', ''[[Infanoj en Torento]]'' (duvoluma), li akiris grandan popularecon. Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Lia dua romano, ''[[Homoj sur la Tero]]'', gajnis la premion de la romankonkurso de ''[[Literatura Mondo]]'' en [[1931]]. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton. La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de E. havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta. Plua originala romano: ''[[Vivo Vokas]]''.
 
Li pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en [[Literatura Mondo]]. Liajn prozajn tradukojn karakterizas klara, flua stilo. Liaj tradukoj: Gösta Berling, La Mono de sinjoro Arne, ''[[La Ringo de la Generalo]]'', ĉiuj de [[Selma Lagerlöf|S. Lagerlöf]]. Pluaj tradukoj: ''Per Balono al la Poluso'', taglibro''Taglibro de Andrée-ekspedicio'' en kunlaboro kun P. Nylén, ''Ekspedicio Kon Tiki'' de [[Thor Heyerdahl|Heyerdahl]], ''La Fino'' de Folke Bernadotte, ''La Pasko'' de [[August Strindberg|A. Strindberg]].
 
== Referencoj ==