Memlernanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Aplikate al iu [[persono]], la [[vorto]] povas esprimi certan respekton pro malfacile atingitaj kapabloj, sed ankaŭ certan malfidon, ĉu la akiritaj kapabloj estas samkvalitaj kiel lerneje akiritaj. Al ĉi-lasta nuanco ekzemple tendencas la [[novelo]] "[[La Naŭzo]]" de [[Jean-Paul Sartre|Sartro]], en kiu rolas homo nomata nur "La Memlernanto"; tiu akiras sian klerecon trastudante laŭalfabete ĉiujn librojn de publika [[biblioteko]].
 
Multaj esperantistoj lernis la bazojn de Esperanto meminstrue. Tamen tiuj, kiuj iĝas aktivaj esperantistoj, ja poste plibonigas sian scion de [[Esperanto]] per uzado, tiel ke ilia Esperanta scio ne estas tute meminstruita. Ĉe aliaj lingvoj lernataj fremdlingve, la nombro de homoj, kiuj meminstrue lernis la bazon de la lingvo, estas malpli granda ol ĉe Esperanto - verŝajne ĉefe ĉar aliaj lingvoj estas pli ofte instruataj en lernejoj kaj kursoj, sed eble ankaŭ pro la relativa facileco de Esperanto kompare al aliaj lingvoj.
 
== Famaj memlernintoj ==