Traktato de Utrecht: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
om 11-a de aprilo
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Traktato de UtrechtUtreĥto''' fakte estis kolekto de traktatoj subskribitaj en ''[[Utrecht (urbo)|UtrechtUtreĥto]]'' ([[11-a de aprilo]] [[1713]]), kiuj kune kun la [[Traktato de Rastatt|traktato de ''Rastatt'']] ([[1714]]) kaj de [[Antverpeno]] ([[1715]]) finis la [[Milito de hispana sukcedo|Militon de hispana sukcedo]]. [[Filipo la 5-a (Hispanio)|Filipo la 5-a]], filo de [[Ludoviko la 14-a (Francio)]], estis agnoskata kiel reĝo de [[Hispanio]] kaj de la [[Okcidentaj Indioj]], kaj cedis al [[Britio]] [[Ĝibraltaro]]n, [[Minorko]]n kaj la monopolon pri komerco de [[negroj|negraj]] [[sklavo]]j en [[Hispanameriko]] (''[[asiento de negros]]''). La [[Viktoro-Amadeo la 2-a de Savojo|duko de Savojo]] reekhavis siajn posedaĵojn kaj ricevis la titolon Reĝo de [[Sicilio]]. La [[Princo-elektisto]] [[Frederiko la 1-a (Prusio)|Frederiko]] de [[Brandenburgio]] estis rekonita reĝo de [[Prusio]]. La [[Unuiĝintaj Provincoj]] ricevis linion de ok fortikaĵoj ĉe la franca limo. [[Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 6-a]] ricevis de [[Hispanio]] la sudajn [[Nederlando]]jn, parton de [[Milano]], [[Napolo]]n, kaj la prezidiojn de [[Toskanio]] kaj [[Sardio]]. [[Johano la 5-a (Portugalio)|Johano la 5-a]] de Portugalio ricevis de Filipo la 5-a la kolonion de [[Sacramento (Brazilo)]]. Francio agnoskis la rajton al la brita trono de la reĝino [[Anna (Britio)|Anna]] anstataŭ familio [[Stuart]], kaj cedis al Britio [[Novtero]]n, [[Akadio]]n kaj [[Hudsona Golfo|Hudsonan Golfon]]. Ĉi tiuj traktadoj finis la [[Hispana imperio|hispanan imperion]] en [[Eŭropo]]; post tio Britio ekhavis la superecon, dum [[Prusio]] kaj [[Savojo]] transiris al la unua rango.
 
La [[traktato de Rastatt]] gravas en la historio de [[Interlingvo|interlingvoj]]; ĝi estis la unua, kiu estis diskutita kaj skribita per la [[franca lingvo]] (komencante du jarcentojn da "franca lingvo: lingvo de diplomatio"); ĝis tiam la internaciaj traktatoj estis traktataj kaj skribitaj en [[Latino]].