Anarkiismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forigis la dosieron Ait.png forigitan el la Komunejo de Jcb: per c:Commons:Deletion requests/Files uploaded by Davidam
Linio 279:
[[Dosiero:WTO protests in Seattle November 30 1999.jpg|eta|dekstre|250px|Polico uzas pipraĵon kontraŭ la homamaso dum la [[Protestoj kontraŭ MOK en 1999 en Seattle]].]]
Komence de la 21a jarcento, anarkiismo kreskis en populareco kaj influo kiel parto de la kontraŭ-milita, la kontraŭ-kapitalisma, kaj de la [[kontraŭ-tutmondiga movado]]j.<ref name=rupert>{{cite book | page=66 |last = Rupert | first = Mark | title = Globalization and International Political Economy | publisher = Rowman & Littlefield Publishers | location = Lanham | year = 2006 | isbn = 0-7425-2943-6 }}</ref> Anarkiistoj iĝis konataj pro sia engaĝiĝo en protestoj kontraŭ la kunsidoj de la [[Monda Organizaĵo pri Komerco]] (WTO), kaj la [[G8|Grupo de la Ok]], kaj de la [[Monda Ekonomia Forumo]]. Kelkaj anarkiismaj frakcioj ĉe tiuj protestoj entreprenis tumultojn, detruon de havaĵoj, kaj perfortaj kontraŭstaroj ĉe polico. Tiuj agoj estis foje akcelitaj de intencaj, senestrecaj, sennomaj grupoj konataj kiel ''[[nigra bloko|nigraj blokoj]]''; aliaj organizaj taktikoj pionirigataj tiuepoke estas sekureca kulturo, [[afinecgrupo]]j kaj la uzado de sencentrigitaj teknologioj kiaj [[interreto]].<ref name=rupert/> Grava evento de tiu periodo estis la kontraŭstaroj ĉe la [[Protestoj kontraŭ la Konferenco de la Monda Organizaĵo pri Komerco en 1999 en Seatlo]].<ref name=rupert/> Laŭ la fakulo pri anarkiismo [[Simon Critchley]], "nuntempa anarkiismo povas esti vidata kiel povega kritiko de la pseŭdo-liberecanismo de nuntempa [[nov-liberalismo]]&nbsp;... Oni povus diri ke nuntempa anarkiismo temas pri respondecemo, ĉu seksa, ekologia aŭ soci-ekonomia; ĝi fluas el sperto de konscio pri la diversaj vojoj per kiuj Okcidento rabas la ceteron; ĝi estas etika maljusteco de evidenta malegaleco, malriĉigo kaj malliberigo kiu estas tiom tuŝebla surloke kiom tutmonde."<ref>''Infinitely Demanding'' de [[Simon Critchley]]. Verso. 2007. p. 125</ref>
 
[[File:Ait.png|thumb|maldekstre|Bildoj de AIT-ILA.]]
Internaciaj anarkiismaj federacioj nune ekzistantaj, spite la tuj ŝanĝantaj evoluoj dum la lastaj jardekoj, estas la [[Internacio de Anarkiistaj Federacioj]], kaj je pli malgranda kongruo (tio estas ne tiom pure anarkiismaj) la [[Internacia Laborista Asocio]], kaj eĉ malpli anarkiisma la [[Internacia Liberecana Solidareco]]. La plej granda organizata anarkiismema movado nuntempe estas en Hispanio, en la formo de la [[Confederación General del Trabajo]] (CGT) kaj la [[Confederación Nacional del Trabajo]] (CNT). La membroj de CGT estis ĉirkaŭkalkulita inter 60 000 kaj 80 000. La CNT havas malpli da membroj sed ĝi sekvas pli kongrue la anarkiismajn tendencojn nerilati al la ŝtato. Aliaj aktivaj sindikatismaj movadoj aŭ organizoj estas en Svedio la [[Sveriges Arbetares Centralorganisation]] (SAC) kaj la [[Syndikalistiska ungdomsförbundet]] (anarkosindikatisma junularfederacio); la CNT-AIT en Francio; la [[Unione Sindacale Italiana]] en Italio; en Usono la [[Workers Solidarity Alliance]] kaj en Unuiĝinta Reĝlando [[Solidarity Federation]] kaj [[Anarkista Federacio (Britio kaj Irlando)|Anarkista Federacio]]. Ankaŭ la revoluciaj industriaj sindikatanoj [[Industrial Workers of the World]], kiuj proklamas 3,000 kotizantajn membrojn, kaj la [[Internacia Laborista Asocio]], anarki-sindikatisma sukcedanto de la Unua Internacio, restas aktive.