Argentino: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 686:
[http://congresosdelalengua.es/rosario/ponencias/aspectos/quiroga_c.htm] III CILE. Paneles y ponencias. César Eduardo Quiroga Salcedo.</ref>
En la argentina nordokcidento, la [[anda hispana lingvo|anda hispana]] kuniĝas kun la dialekto rioplata. La [[provinco Córdoba (Argentino)|provinco Córdoba]] kaj ĉefe ĉe ĝia [[Kordobo (Argentino)|provinca ĉefurbo]], posedas specifan singularan moduladon, distingan jam je unua aŭskulto. Aliaj gravaj trajtoj de la hispana parolata en Argentino, krom tiuj vortotrezoraj (en kiuj abundas [[itala|italismoj]], [[Keĉua|keĉuismoj]], gvaranismoj, kaj [[Mapuĉa lingvo|mapuĉismoj]]), estas la [[ipsilonismo]] kun ''retremeco'' kaj la uzado de vortoj el la gvarania kiel en la esprimo [[che]]. La ipsilonismo kun retremeco, prononco de la ''[[ll]]'' kaj de la ''[[y]]'' kiel postalveola [[frikativo]], troviĝas tre etenda en la kulta parolmaniero, kun la plej elstara escepto de la argentina Nordoriento.
La [[keĉua]] havas rimarkindan nombron de parolantoj en la [[provinco Santiago del Estero]], kie oni parolas dialekton tre diferencigitan nome kiĉŭa, kaj ankaŭ en zonoj de la [[provinco Jujuy]] kie oni uzas variaĵon de tiu lingvo pli similan al tiu kiun oni parolas en la sudokcidento de [[Bolivio]].
La [[mapuĉa lingvo]], nome la lingvo de la [[mapuĉoj]], havas parolantojn en la provincoj de la [[Patagonio]], montrante la fortan influon de la [[mapuĉoj]], aŭ [[araŭkanigo]], super la indiĝenoj de Argentino de la areoj kaj patagoniaj kaj pampebenaj.
En la periferio de la grandaj urbaj aglomeraĵoj, produkto de konstantaj migradoj de la argentina nordoriento, el [[Paragvajo]], [[Bolivio]] kaj [[Peruo]], estas parolantoj de la [[gvarania]], [[keĉua]] kaj [[Ajmara lingvo|ajmara]]. En kelkaj zonoj limaj kun [[Brazilo]], estas ofta la uzado de la [[portuñol]], tie hibridaĵo de la hispana de Argentino kun la [[portugala]] de [[Brazilo]], ĉefe en la [[provinco Misiones]], kaj malplie en [[provinco Corrientes|Corrientes]] kaj [[provinco Entre Ríos|Entre Ríos]].
Diversaj komunumoj de enmigrantoj kaj filoj de enmigrantoj ankoraŭ tenas la lingvojn de ties devenregiono, kvankam tiu uzo perdiĝas laŭmezure ke antaŭeniras la generacioj. Plej elstara pro la kvanto de parolantoj estas la [[itala]], dum aliaj notindaj estas la [[germana]], la [[japana]], la [[portugala]], la [[jida]] en la argentinaj [[judoj|judaj komunumoj]], la [[kimra]] en [[provinco Chubut|Chubut]], la [[pola]] kaj plej ĵuse la [[Nordĉina dialektaro|mandarena lingvo]].
Kelkaj [[ĵargono]]j etendiĝis tiom ke ili meritis specifajn traktadojn, kiel la lunfardo kaj la ''rosarigasino''. La unua estas tre disvastigita pro ties uzado en la vortumado de la tango, sed ĝi perdis grandan parton de sia influo en la ĉiutaga parolmaniero, pro la generacia ŝanĝo.
== Ekonomio ==
|