Argentino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 746:
Argentino estas unu el ĉefaj eksportantoj de viando en la mondo, kaj ties produktado estis ofte agnoskita kiel tiu plej bonkvalita. Estas la unua monda produktanto de [[sunfloro]], [[matea herbo]], [[Citronujo|citronoj]], kaj sojoleo, dua de [[mielo]] kaj [[pomo]]j, la plej granda produktanto de [[tritiko]] kaj [[lano]]<ref>http://www.wool.com/Grow.htm</ref> en Latinameriko,<ref>http://www.argentinatradenet.gov.ar/sitio/supermercado/2.htm</ref> inter aliaj produktaĵoj. Estas la plej granda produktanto de [[vino]] en Latinameriko, la kvina en la mondo, kaj la ĉefa produktanto de [[biodizeloleo]] tutmonde.<ref>http://www.comercioyjusticia.com.ar/2010/11/09/argentina-se-consolida-como-primer-productor-mundial-de-biodiesel/</ref> Ankaŭ la produktado de [[tergaso]] kaj nafto gravas. La kuŝejo Aguilar, en la [[provinco Jujuy]], estas la plej granda koncentro de mineraloj de [[plumbo]] kaj [[zinko]] de Sudameriko, kaj tiu de Bajo de la Alumbrera en la [[provinco Katamarko]], estas unu el la plej grandaj kuŝejoj por elfosado de [[oro]] kaj [[kupro]] en Latinameriok, tiele ke Argentino estas la dektria plej granda produktanto de oro de la mondo.<ref>http://www.bgs.ac.uk/mineralsuk/statistics/worldArchive.html</ref> Posedas la trian plej grandan gasrezervejon de la planedo.<ref>http://negocios.iprofesional.com/notas/134666-Argentina-riqueza-eterna-reservas-de-gas-para-ms-de-500-aos-posicionan-al-pas-como-un-jugador-estratgico-mundial</ref> Argentino estas la eplj granda produktanto de [[programaro]] de la regiono kaj okupas la duan rangon en Sudameriko pri fabrikado de aŭteroj, post Brazilo.
 
La argentina ekonomio profitas el granda riĉo kaj vario de [[krudmaterialo]]j, el loĝantaro kun bona nivelo de [[eduko|edukiteco]], el gravaj sistemo de agrikulturo kaj bazo de [[industrio]], kiu eĉ ixgisiĝis la plej disvolvigita de [[Latinameriko]] kaj unu el la dek plej grandaj de la mondo, sed kiu montris ian bremsadon relative, el la lasta kvarono de la 20a jarcento.
 
Laŭ la lastaj informoj de la [[Internacia Monfonduso]], la [[Malneta enlanda produkto|MEP]] en 2012 estis de 474&nbsp;812&nbsp;milionoj de [[usona dolaro|dolaroj]] je normala prezo, nome en la rango 24a laŭ ties MEP konvertita al dolaroj, dum la MEP je pareco de la akira povo estis de 756&nbsp;226&nbsp;milionoj de [[usona dolaro|dolaroj]], okupante la 21-an lokon. La porpersona MEP en PAP (pareco de la akira povo) estis de &nbsp;18&nbsp;319 [[usona dolaro|dolaroj]]. La sendungeco en la unua jarkvarono de 2012 estis de 7,1 %.<ref>[http://noticias.terra.com.ar/sociedad/desempleo-cae-a-71-en-argentina-en-primer-trimestre-de-2012-oficial,faff2c53d9167310VgnVCM10000098cceb0aRCRD.html «Desempleo cae a 7,1 % en Argentina en primer trimestre de 2012 (oficiala)»], ''Noticias Terra'', 18a de majo de 2012.</ref>