Puerto Madryn: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Puerto Madryn''' (en [[Kimra lingvo|kimra]] ''Porth Madryn'')<ref> [https://www.google.com/maps/d/viewer?oe=UTF8&dg=feature&t=h&ie=UTF8&om=1&msa=0&mid=zFbp3DLsNgAk.k2Sy9gwonV50] Dyffryn Camwy a'r Arfordir - Valle del Chubut & Costa, Andes Celtig / [[Google Maps]]</ref> estas urbo de la nordoriento de la [[provinco Ĉubutio]], [[Argentino]], kaj sidejo de la [[departemento Biedma]] de [[Patagonio]]. Ĝi troviĝas ĉe la [[Argentina Maro]] en la [[Atlantika Oceano]].
 
Ĝi estas konsiderata enirejo al la [[duoninsulo Valdés]], deklarita en 1999 [[Monda heredaĵo de Unesko]] de la [[Unesko]]. Estas unu el la plej gravaj centroj de [[turismo]] de la tuta [[Patagonio|regiono]] kaj de la lando, konsiderata same kiel nacia ĉefurbo de [[subnaĝado]].
 
La historio de la urbo estas rilata al la alveno de kimroj en [[Patagonio]]n kaj formado de kolonioj tie. Laŭlonge de la 20a jarcento la loĝantaro evoluis el malpli ol 200 al preskaŭ 60 000 komence de la 21a jarcento kaj pli ol 80 000 en 2010.<ref> «Argentina: Provinces, Departments, Cities, Localities & Agglomerations - Statistics & Maps on City Population». [http://www.citypopulation.de/Argentina.html#Stadt_alpha] Konsultita la 17an de Aŭgusto 2016.</ref>
 
Krom turismo, en [[ekonomio]] elstaras produktado de [[aluminio]] fare de la entrepreno ALUAR kaj la havena funkciado.
 
La [[faŭno]] estas rimarkinda, inter kiuj elstaras [[pingveno]]j.
 
==Referencoj==