Brikogotiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Robbot (diskuto | kontribuoj)
e Robota unusencigo: Cammin - Ŝanĝis ligo(j)n al Kamień Pomorski
Linio 18:
La manko de naturŝtonoj ne ĉie kaŭzis la elformadon de tipa brikokonstrua stilo. Ankaŭ en aliaj regionoj, ekz. en [[supra Bavarujo]] kaj supra [[Ŝvabujo]], ofte mankis konstrumaterialoj, sed tie ne ekestis karakteriza brikokonstrua stilo. Tie oni faris konstruplastikon el prilaboritaj naturŝtonoj, ofte oni ankaŭ tegis brikan kernon per naturŝtonoj. Krom tio tamen ankaŭ tie troviĝas gotikaj konstruaĵoj en preskaŭ neta brikokonstrua maniero. Al ili apartenas ekz. la ĉefaj preĝejoj de [[Straubing]], [[Dingolfing]] kaj [[Landshut]].
== Historiaj antaŭkondiĉoj ==
Kadre de la koloniado de la regionoj En la 12-a kaj 13-a jarcentoj germanaj nobeloj konkeris la regionojn oriente de la [[Elbo (rivero)|Elbo]], kie loĝis [[Slavoj]]; poste tie ekloĝis komercistoj kaj kolonistoj el la nordokcidento de Germanujo. En 1158 [[Henriko la Leono]] fondis la urbon [[Lübeck]], en 1160 li konkeris la slavan princejon [[Ŝverino]]. La koloniado egalpaŝis kun la [[kristanigo]] de la slavoj, kaj ekestis la episkopujoj de [[Ratzeburg]], [[Ŝverino]], [[Kamień Pomorski|Cammin]], [[Brandenburgo]] kaj aliaj.
 
La novfonditaj urboj baldaŭ kunligis sin al alianco, la [[hansa ligo]], kaj organiziĝis en variaj subligoj nomataj „kvartalo“, ekzemple la Vendlanda Kvartalo kun la ĉefurbo Lübeck aŭ la Gotlanda-Livona Kvartalo kun la ĉefurbo [[Revalo]] (Talino). La bonstataj komercourboj de la hanso estis aparte karakterizataj de ekleziaj kaj profanaj reprezentemaj domoj, ekzemple urbaj kaj paroĥaj [[preĝejo]]j, [[urbodomo]]j, burĝaj domoj de riĉaj komercistoj aŭ urbopordegoj. En la kamparo la [[monaĥejo|monaĥeja]] arĥitekturo de la [[Ordeno (eklezio)|ordenoj]] grave kontribuis al la evoluo de la brika arĥitekturo, precipe tiu de la [[Cistercianoj]] kaj [[Premonstratoj]]. Inter [[Prusujo]] kaj [[Estonujo]] la [[ordeno de germanaj kavaliroj]] sekurigis sian regadon per la konstruo de multaj [[akvokastelo|akvofortikaĵoj]], kiuj ankaŭ estis konstruataj el brikoj.