Vikipedio:Roboto/Laboroj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 416:
:::Pri la komo: en la origina hungara tiel estas, mi nur kopiis tion. Tiu kategorio estas tro problema, sed fakte la nuna "hungaraj profesoroj" jam estas neeltenebla. Se oni tiel vidas, estu la koresponda "Hungaraj altlernejaj instruistoj". Mi denove mencias, ke "hungaraj akademianoj" ne konvenas ĉi tie. --[[Uzanto:Crosstor|Crosstor]] ([[Uzanto-Diskuto:Crosstor|diskuto]]) 07:53, 16 aŭg. 2016 (UTC)
::::Du estu "Hungaraj altlernejaj instruistoj" (cetere jam estas du paĝoj kiuj antaŭvidas tian kategorian nomon, kiu ĝis nun ne ekzistis). Cetere la kategorio "hungaraj profesoroj" principe tute permeseblus, kiel subkategorio de "hungaraj altlernajaj instruistoj", kaj teorie ankaŭ permeseblus subkategorio "hungaraj docentoj", sed dubindas ĉu tiom detala subkategoriigo laŭ profesia titolo sencas. Ni ankaŭ ne diferencigas la kuracistojn al asistaj, fakaj, staciaj, gvidaj kaj ĉefaj kuracistoj, despli ke kariere eblas rapide avanci de komenca al pli alta laborkontrakta rango, kaj ne sencus post atribuo de nova profesia titolo ŝanĝi la koncernan vikipedian artikolon kaj kategorion. Sed ĉiukaze, se restus plia subkategorio "hungaraj profesoroj", en ĝi restu nur hungaraj profesoroj, ne docentoj aŭ altlernejaj instruistoj sen specifa titolo, ne mezlernejaj kaj ne bazlernejaj instruistoj, ne infanvartistoj aŭ aliaj pedagogoj. Mi alinomigas la nunan kategorion al "hungaraj altlernajaj instruistoj", por fini la temon, ĉu? [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 20:50, 17 aŭg. 2016 (UTC)
::::Cetere: La formo sen meza -i-, do ne "hungariaj", dodividante laŭ etneco kaj ne laŭ universitata laborloko en aŭ ekster Hungario, ĉi tie estas tute konvena, ĉar facile inkluziviĝas ankaŭ la hungaraj altlernejaj instruistoj laborantaj en Rumanio aŭ aliaj landoj. Tia iom pli vasta kategoriigo tute sencas, por ne poste vidi neceson krei aldonan subkategorion "rumaniaj hungaraj altlernejaj instruistoj" (kaj eble ankaŭ "usonaj", "germaniaj" aŭ "franciaj"?)... [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 20:56, 17 aŭg. 2016 (UTC)