Vikipedio:Roboto/Laboroj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 415:
::Al mi malplaĉas la komo en la kategorionomo. Laŭ mia persona kompreno, eble influata de la germana lingvo, sed probable pure esperantlingva, ĉar la per afiksoj kunmetitaj vortoj ĉiam havas pli ĝeneralajn signifojn, "altlernejo" estas pli vasta vorto, kaj "universitato" estas pli specifa altlernejo en kiu instruatas "ĉiuj fakoj de la universo", tial la nomo "'''univers'''itato". Laŭ tiu kompreno, la nomo "Hungaraj altlernejaj instruistoj", koresponde al la germana vikipedio, tute sufiĉas kaj kovras ankaŭ la universitatajn instruistojn. Vidu ke la supera [[:Kategorio:Altlernejaj instruistoj]] jam ekzistas en la senco kiun mi ĵus klarigis. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 07:07, 16 aŭg. 2016 (UTC)
:::Pri la komo: en la origina hungara tiel estas, mi nur kopiis tion. Tiu kategorio estas tro problema, sed fakte la nuna "hungaraj profesoroj" jam estas neeltenebla. Se oni tiel vidas, estu la koresponda "Hungaraj altlernejaj instruistoj". Mi denove mencias, ke "hungaraj akademianoj" ne konvenas ĉi tie. --[[Uzanto:Crosstor|Crosstor]] ([[Uzanto-Diskuto:Crosstor|diskuto]]) 07:53, 16 aŭg. 2016 (UTC)
::::Du estu "Hungaraj altlernejaj instruistoj" (cetere jam estas du paĝoj kiuj antaŭvidas tian kategorian nomon, kiu ĝis nun ne ekzistis). Cetere la kategorio "hungaraj profesoroj" principe tute permeseblus, kiel subkategorio de "hungaraj altlernajaj instruistoj", kaj teorie ankaŭ permeseblus subkategorio "hungaraj docentoj", "hungaraj privataj docentoj" kaj eble pliaj, sed dubindas ĉu tiom detala subkategoriigo laŭ profesia titolo sencas. Ni ankaŭ ne diferencigas la kuracistojn al asistaj, fakaj, staciaj, gvidaj kaj ĉefaj kuracistoj ktp., despli ke kariere eblas rapide avanci de komenca al pli alta laborkontrakta rango, kaj ne sencus post atribuo de nova profesia titolo ŝanĝi la koncernan vikipedian artikolon kaj kategorion. Sed ĉiukaze, se restus plia subkategorio "hungaraj profesoroj", en ĝi restu nur hungaraj profesoroj, ne docentoj aŭ altlernejaj instruistoj sen specifa titolo, ne mezlernejaj kaj ne bazlernejaj instruistoj, ne infanvartistoj aŭ aliaj pedagogoj. Mi alinomigas la nunan kategorion al "hungaraj altlernajaj instruistoj", por fini la temon, ĉu? [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 20:50, 17 aŭg. 2016 (UTC)
::::Cetere: La formo sen meza -i-, do ne "hungariaj", dividante laŭ etneco kaj ne laŭ universitata laborloko en aŭ ekster Hungario, ĉi tie estas tute konvena, ĉar facile inkluziviĝas ankaŭ la hungaraj altlernejaj instruistoj laborantaj en Rumanio aŭ aliaj landoj. Tia iom pli vasta kategoriigo tute sencas, por ne poste vidi neceson krei aldonan subkategorion "rumaniaj hungaraj altlernejaj instruistoj" (kaj eble ankaŭ "usonaj", "germaniaj" aŭ "franciaj"?)... [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 20:56, 17 aŭg. 2016 (UTC)