Vikipedio:Roboto/Laboroj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 417:
::::Du estu "Hungaraj altlernejaj instruistoj" (cetere jam estas du paĝoj kiuj antaŭvidas tian kategorian nomon, kiu ĝis nun ne ekzistis). Cetere la kategorio "hungaraj profesoroj" principe tute permeseblus, kiel subkategorio de "hungaraj altlernajaj instruistoj", kaj teorie ankaŭ permeseblus subkategorio "hungaraj lektoroj", "hungaraj docentoj", "hungaraj privataj docentoj" kaj eble pliaj, sed dubindas ĉu tiom detala subkategoriigo laŭ profesia titolo sencas. Ni ankaŭ ne diferencigas la kuracistojn al asistaj, fakaj, staciaj, gvidaj kaj ĉefaj kuracistoj ktp., despli ke kariere eblas rapide avanci de komenca al pli alta laborkontrakta rango, kaj ne sencus ke la malmultaj esperantlingaj vikipedianoj post atribuo de nova profesia titolo de artikola temulo ĉiam devus ŝanĝi la koncernan vikipedian artikolon kaj kategorion. Sed ĉiukaze, se restus plia subkategorio "hungaraj profesoroj", en ĝi restu nur hungaraj profesoroj, ne docentoj aŭ altlernejaj instruistoj sen specifa titolo, ne mezlernejaj kaj ne bazlernejaj instruistoj, ne infanvartistoj aŭ aliaj pedagogoj. Mi alinomigas la nunan kategorion al "hungaraj altlernajaj instruistoj", por fini la temon, ĉu? [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 20:50, 17 aŭg. 2016 (UTC)
::::Cetere: La formo sen meza -i-, do ne "hungariaj", dividante laŭ etneco kaj ne laŭ universitata laborloko en aŭ ekster Hungario, ĉi tie estas tute konvena, ĉar facile inkluziviĝas ankaŭ la hungaraj altlernejaj instruistoj laborantaj en Rumanio aŭ aliaj landoj. Tia iom pli vasta kategoriigo tute sencas, por ne poste vidi neceson krei aldonan subkategorion "rumaniaj hungaraj altlernejaj instruistoj" (kaj eble ankaŭ "usonaj", "germaniaj" aŭ "franciaj"?)... [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 20:56, 17 aŭg. 2016 (UTC)
:::::PS: Mi adaptis la kategorion al nomo "hungaraj altlernajaj instruistoj", kaj provizore metis la kategorion pri hungaraj profesoroj kiel "subkategorion", por ke ĝi ne estu plene ekster la sistemo. Tamen mi ne defendas konservon de la specifa kategorio pri hungaraj profesoroj, precipe ĉar mi ne trovis iun ajn alian lingvobranĉon de vikipedio kiu farus tiel. Do la peto pri robota ŝovo de kategorio "hungaraj profesoroj" al "hungaraj altlernajaj instruistoj" povas resti. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 21:15, 17 aŭg. 2016 (UTC)