Vikipedio:Roboto/Laboroj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 398:
::::: {{re|ThomasPusch|montri=ne}}Mi progresas sed mi faras ankaŭ erarojn, ekzemple hodiaŭ mi uzas mian konton Bildoj. Mi atendos pri viaj rimarkoj, estas ne gravaj detaloj, kiujn mi ne komprenas ekzemple kiel forigi "top". Por mi loĝantaro estas grava problemo. Ĉu vi vidas la paĝojn de [[distrikto Bernkastel-Wittlich]]? Kion vi opinias pri [[Altrich]] ? --[[Uzanto:Pino~eowiki|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki|diskuto]]) 13:11, 7 aŭg. 2016 (UTC)
:::::: {{re|ThomasPusch|montri=ne}}La progreso tre bonas kaj esperigas. Unue: Vi vidis ke Robin van der Vliet sukcesis enmeti en la informkeston "germania komunumo" vikipedian uzon de la parametro p439, kaj ke tio tre faciligas enmeti la frazon pri aktuala nombro de loĝantoj en la teksto. Antaŭe pluraj aliaj provis redakti la iom komplikete trikitan informkeston kaj ĉiam rezultis eraro, ankaŭ mi ne sukcesis kompreni kie mi faris eraron kaj decidis ne tro tuŝi la informkeston, por ke ĝi almenaŭ plu funkciu kiel antaŭe kaj ne plene fuŝiĝu. Krome tiam kiam okazis la provoj ankoraŭ ne estis la oficialaj kodoj de la komunumoj en vikidatumoj, do esperantistoj en tiu momento devintus fari la gigantan laboron meti ĉiujn kodojn tien, kio daŭrus nerealisme longan tempon, sed intertempe iuj neesperantistaj vikianoj faris la laboron kaj la apliko de p439 nun tute senproblemas. Eĉ ne plu nepras la robota ago forpreni interspacojn el la oficialaj kodoj en la informkesto, sed tio ankoraŭ ne estis tiel kiam mi faris la robotan peton... Due: Atentu ke estas malmultaj urbaj komunumoj kaj multaj neurbaj komunumoj en Germanio. Ĉiuj estas komunumoj, plej multaj ne estas urboj. En robota frazo tial nepre uziĝu la pli ĝenerala vorto "komunumo". En la paĝoj de [[distrikto Bernkastel-Wittlich]] vi erare skribigis "Fine de la jaro 2013 la urbo havis": Necesos duafoje sendigi la roboton por ŝanĝi la vorton "urbo" en tiuj frazoj al "komunumo", sed la roboto sen granda peno povos fari la ĝustigon. Krome: En la paĝo [[Altrich]] vi ne formetigis la frazon pri malaktuala loĝantaro, nur post ĝi aldonis la frazon pri nova loĝantaro. Sed en la postaj paĝoj, jam laŭ alfabeta sinsekvo pri [[Arenrath]], ĝuste la malnova frazo ANSTATAŬIĜIS per la nova. Eble la paĝo [[Altrich]], probable pro la unua pozicio en alfabeta listo de la distrikto la "eksperimentejo", estas la nura kazo ke restis du frazoj (almenaŭ mi ĝis nun ne trovis aliajn ekzemplojn). Sed indas atenti. Kvare: Ĉu vi pensas ke ankoraŭ eblas aldoni plian taskon, aŭ ĉu estos tro? Se jes eblas, la tasko estus: Se '''ne estas''' parametro "nomo" en la informkesto, anstataŭigi "situobildo = [KIO AJN]" per "situo-bildo = {{paĝonomo}} in WIL.svg" (pri aliaj distriktoj la koncerna distrikta aŭtokodo). Se '''estas''' parametro "nomo" en la informkesto (en la koncerna distrikto ekzemple [[Hetzerath (Eifel)]]), anstataŭigi "situobildo = [KIO AJN]" per "situo-bildo = [enhavo de parametro NOMO] in WIL.svg"; due se malplenas parametro "situo-priskribo = [liniosalto]", simple forpreni tiun informkestan tekstolinion. En tre raraj situacioj tiu aŭtomatismo produktos erarojn, ĉar malofte la koncerna mapa bildo en la komunejo ne simple nomatas "NOMO in AŬTOKODO.svg", do poste necesos home kontroli la paĝojn, sed tio draste pli rapidos ol home meti la situobildon. Se vi pensas ke plia ago nun estas tro kaj restu por pli poste, ankaŭ bone, sed eble al la roboto sencas komune fari la taskojn, se ĝi jam laboras pri la koncernaj paĝoj. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 07:01, 16 aŭg. 2016 (UTC)
::::::: Necesas ankoraŭ atenti ke nek mi nek aliulo ĝis nun preparis navigilojn pri la ses distriktoj de Sarlando. Mi nun provizore preparas ses navigilajn paĝojn, komence ankoraŭ "malplenajn", sed jam ekzistantajn, por ke se la roboto ankaŭ prilaboros Sarlandon ĝi ne produktu ruĝajn ligilojn, kaj kiam mi aŭ aliulo laŭ la modelo de la distriktaj navigiloj de aliaj federaciaj landoj aldonas la enhavon, simple ĝi videblos en ĉiuj paĝoj kiuj havas la mencion pri la navigilo. Sed Sarlando tute ne estas la problemo, ankaŭ facile prilaboreblas sen robota helpo: en tuts Sarlando estas nur 52 komunumoj, en Rejnlando-Palatinato estas 2 304. 52 paĝojn eblas en realisma tempo prilabori persone, sed 2304 estas tro granda nombro! [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 21:50, 17 aŭg. 2016 (UTC)
 
== Kategorio:Hungaraj profesoroj ==