Vikipedio:Roboto/Laboroj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 421:
::::: {{farita}} Mi adaptis la kategorion al nomo "hungaraj altlernajaj instruistoj", kaj provizore metis la kategorion pri hungaraj profesoroj kiel "subkategorion", por ke ĝi ne estu plene ekster la sistemo. Tamen mi ne defendas konservon de la specifa kategorio pri hungaraj profesoroj, precipe ĉar mi ne trovis iun ajn alian lingvobranĉon de vikipedio kiu farus tiel. Do la peto pri robota ŝovo de kategorio "hungaraj profesoroj" al "hungaraj altlernajaj instruistoj" povas resti. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 21:15, 17 aŭg. 2016 (UTC)
::::::Restas la malplaĉa konfuzo ke en vikidatumoj estas du kategoriaj branĉoj, unu por "altlernejaj instruistoj" (aŭ angle "akademiuloj", france "universitatuloj"), alia por "profesoroj". En multaj vikipediaj branĉoj ekzistas nur unu el la du branĉoj (tiam interprojekte "ne estas konektoj al la alia branĉo"), en kelkaj, kiel la franca, estas ambaŭ, kun noto ''"Cette catégorie liste les personnes faisant partie d'une université (cela ne comprend pas les anciens élèves, par exemple). Il existe aussi trois autres catégories apparentées, avec risque de confusion: Catégorie:Professeur, Catégorie:Enseignant, Catégorie:Pédagogue"''. Prave oni en emfazitaj literoj elstarigas la riskon de konfuzo. Tamen eblas kiel la franca vikipedio esti sur ambaŭ kategoriaj branĉoj, nur necesas konscii pri la risko de konfuzo kaj laŭeble eviti mem konfuziĝi... Indas ankoraŭ pli ordigi la diverslingvajn kategoriojn de la vikidatumaj branĉoj Q7997556 (kategorio:profesoroj), pli limigita, kaj Q6177034 (Kategorio:altlernejaj instruistoj, aŭ "akademiuloj" respektive "universitatuloj" en senco de altlernejaj instruistoj), pli ĝenerala: ekzemple en la slovaka vikipedio ekzistas ambaŭ, sed ĝis hieraŭ estis ordigitaj en la malĝusta vikidatuma ujo - nun ĝuste estas "Vysokoškolskí pedagógovia" = "altlernejaj instruistoj (pedagogoj)" kaj "Univerzitní profesori" = "(universitataj) profesoroj". Sed iuj aliaj lingvoj kontrolindus fare de vikipedianoj kun bona kono de tiu lingvo ... ekzemple mi iom dubas ĉu la longa, kvarvorta termino ''Юғары уҡыу йорттары уҡытыусылары'' respektive pli moderne ''Yuğarı wҡıw yorttarı wҡıtıwsıları'' en la [[kazaĥa]] vere havas la koncizan signifon "profesoroj" (kiel estas nun) aŭ ĉu fakte temas pri la pli ĝenerala kategorio, kies nomo en ĉiuj lingvoj konsistas el pluraj partoj. Sed mi ne arogas al mi juĝi pri la kazaĥa vikipedio. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 21:42, 17 aŭg. 2016 (UTC)
:Mi akceptas agon de T.P. pli supre. Mi aldonas, ke nun Hungaraj profesoroj‎ estas 2396 uloj. Fakte tiu kategorio estas problema, tiel same ne estas ĝustaj la alilingvaj korespondaj kat. --[[Uzanto:Crosstor|Crosstor]] ([[Uzanto-Diskuto:Crosstor|diskuto]]) 09:02, 18 aŭg. 2016 (UTC)