Renesanca arto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
==Ideara bazo==
 
[[Dosiero:Dürer Melancholia I.jpg|vignetteeta|[[Albrecht Dürer]], Alegorio de la [[Melankolio]]: nova temo kaj nova tekniko, nome la [[gravurado]].]]
Dum en la [[Mezepoko]] la arta kreado estis esence bazita sur la kristana religio, la renesanca arto uzas la humanistajn temojn ([[toleremo]], penslibereco, paco, edukado ktp) kaj la antikva [[mitologio]]. La renovigo de la filozofia pensaro havigis al la artistoj de novaj ideoj: kun la [[novplatonismo]], la [[Homo]] estas centre de la universo. La pentristoj kaj la skulptistoj jam ne plu dubis reprezenti la belon de la nudaj homaj korpoj. La studo de la antikvaj tekstoj, la renovigo de la [[filologio]] fare de [[Lorenzo Valla]], permesis al la arkitektoj eliri el la gotika stilo. Ili uzis la instruon de [[Pitagoro]] kaj de [[Vitruvio]] por prilabori sajn planojn. La pensaro liberiĝis iompostiome el la religiaj limigoj kaj turniĝis al la aspiroj de la feliĉo, al la paco kaj al la progreso, almenaŭ teorie. La verkistoj kaj la filozofoj interesiĝis pri ĉiaj kampoj de la konaro. Ili rekopiis kaj tradukis manuskriptojn kaj priserĉis novajn tekstojn. Tiuj ideoj renovigitaj disvastiĝis al la tuta kontinento eŭropa pere de la presejo kaj danke al la veturoj de la humanistoj. La unuaj bibliotekoj estis kreitaj kiel la Vatikana Biblioteko mem (ĉ. 1450).