Arto de Barato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La arto de [[Barato]] (कला भारत, kalā bhārata) karakterizas ĉefe ĉar estas montro de la komplika socio barata, multetna kaj multkultura. Krome ĝi havas karakteron ĉefe religia, ĉar arto utilis kiel transmitilo de la diversaj religioj kiuj uziĝis en Barato: [[hinduismo]], [[budhismo]], [[islamo]], [[kristanismo]] ktp. Menciindas kiel distinga trajto de la barata arto ties integremo kun la naturo, kiel adapto al la universa ordo, konstatinte ke la plej parto de naturaj elementoj (montoj, riveroj, arboj) havas por baratanoj sanktan karakteron.
 
==Priskribo==
Unu el la ŝlosilaj faktoj en la konstruado de la barata aŭ hindia kulturo estis la etna diverseco de tiom multaj popoloj kiuj alvenis al ties teritorioj: el la [[nigrulo|nigrulaj]] [[indiĝeno]]j praulaj de la aktualaj [[dravidaj popoloj]], alvenis en sinsekvaj tajdoj tre diversaj popoloj. La mikso de popoloj kaj kulturoj produktis arton de granda diverseco kaj laŭstile kaj formale, kunvivante diversaj artaj tendencoj laŭ la regiono.<ref>García-Ormaechea, Carmen (1989). ''El arte indio''. Historia 16, Madrid. paĝo 12.</ref>
 
Barato estis lulilo de granda civilizaciicivilizacio kiu etendis, ĉefe pere de la etendo de budhismo, tra la tuta centro kaj sudoriento de Azio, influante eĉ sur povaj kulturoj kiaj la ĉina kaj la japana. En Okcidento ĝi estis konata ĉefe post la ekspedicio al Hindio fare de [[Aleksandro la Granda]], kiam alvenis novaĵoj pri la teknikaj, kulturaj kaj artaj progresoj disvolvigitaj en la hinda subkontinento. La barata arto tendencas al la simbola sanktigo de ĉiuj ties elementoj, kaj al la rakonta karaktero de ties vidartaj esprimoj kiu tendencas ĝenerale al la trascendo de sia signifo, esprimita tra bildoj de granda sensualeco kiu konotacias grandan estetikan rafinadon. Arto floris en Barato dum la antikveco ĉefe pro la [[Induso-civilizacio]]; tamen, post la alveno de la arjaj popoloj okazis periodo de arta vakuo pri kiu oni scias nenion, ĉar ne restis spuroj kiu montras la tiamajn realigojn, inter 1500 kaj 300 a.K., ĝis la starigo de la [[Maŭrja imperio]]. Poste, la apero de [[budhismo]] kaj de [[ĝajnismo]], kiuj kunvivis pace kun hinduismo ĝis la alveno de islamanoj, fundamentis la kulturajn, estetikajn kaj artajn bazojn de la barata arto ĝis la moderna epoko.<ref> «El arte de la India». 2007. [http://www.historiadelarte.us/arte-de-la-india/introduccion-al-arte-en-la-india/] Konsultita la 19an de Aŭgusto 2016.</ref>
 
==Fundamentoj==
Linio 11 ⟶ 12:
==Vidartoj==
==Aliaj artoj==
 
==Referencoj==
<references/>
 
==Bibliografio==
* Kolektiva. (1991). Enciclopedia del Arte Garzanti. Ediciones B, Barcelona. ISBN 84-406-2261-9.