Vikipedio:Roboto/Laboroj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 354:
 
== Artikoloj pri urbaj kaj neurbaj komunumoj de Germanio ==
Ekde 2014 permane redaktiĝis kaj pliboniĝis multaj artikoloj pri urbaj kaj neurbaj komunumoj de Germanio - '''komplete''' prilaboriĝis naŭ el la dek ses federaciaj landoj ([[Ŝablono-Diskuto:Informkesto germania komunumo#redaktoprotokolo|priskribo kaj redaktoprotokolo ĉi tie]] - la 18-an de aŭgusto ankaŭ finiĝis la permana prilaboro de Meklenburgo-Antaŭpomerio, la nordoriento de Germanio). Nun nur restas du regionoj en la pleja okcidento, [[Rejnlando-Palatinato]] kaj [[Sarlando]], kaj iuj partoj de kvar el la kvin orientaj [[novaj federaciaj landoj]]. Pri la okcidento la problemo estas aparta malgrandeco kaj pro tio multnombreco de la komunumoj (en Nordrejn-Vestfalio averaĝa urbo havas 200 000 loĝantojn, averaĝa neurba komunumo 10 000, male en Rejnlando-Palatinato averaĝa urbo havas nur 8 000 loĝantojn kaj averaĝa neurba komunumo malpli ol 200 ... rezultas '''tiom''' da artikoloj, ke neniu unuopa redaktanto plene sen robota helpo sukcesus prilabori la monton). Kvankam roboto ne povas fari la tutan laboron bonigi la origine robote kreitajn artikolojn, tamen paŝon post paŝo roboto povas helpi kunlabore, kaj la homa redaktado iĝus iom pli simpla.
 
<big>'''Unua'''</big> paŝo, aparte simpla, estas funkciigi la oficialajn kodojn en la informkesto. Pri [[Rejnlando-Palatinato]] tio signifas tutvikipedie