Vikipedio:Roboto/Laboroj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 386:
* "oficiala_kodo = 07 3 40 " per "oficiala_kodo = 07340"
</div></div>
Analogie ankaŭ necesos poste adapti la kodojn pri komunumoj de Sarlando (facile) kaj de la kvinkvar orientaj [[novaj federaciaj landoj]] (jam parte farite permane, sed sume malpli facile, ĉar tie post la kreo de la esperantlingvaj robotaj artikoloĝermo reorganiziĝis la distriktoj). Tamen interesos vidi, ĝis kiu punkto aŭtomatigita helpo per simpla amasanstataŭigo povos helpi. Se necese, mi pretos kontribui same detalan liston tiom pri [[Rejnlando-Palatinato]].
 
<big>'''Dua'''</big> paŝo, ankaŭ relative simpla, estos meti distriktajn navigilojn (sen ili facile eblas meti kritikan ŝablonon "{{ŝ|orfa}}" aŭ angle "{{ŝ|orphan}}" al ĝermaj artikoloj, kaj neesperantistoj foje jam faris tion). Tamen kompreneble necesas atenti ke koncernaj distriktaj navigiloj devas ekzisti - pri [[Rejnlando-Palatinato]] ĉiuj kreiĝis. Pri tiu regiono necesas
Linio 406:
::::::::: Mi rigardos hodiaŭ posttagmeze. Antaŭ ol vidi vian hieraŭan noton ĉi tie, hodiaŭ matene antaŭ la profesia eklaboro mi rapide sukcesis persone traredakti la malmultajn paĝojn de la distriktoj Merzig-Wadern‎, Neunkirchen‎, Saarlouis‎ kaj Saarpfalz‎ de Sarlando - la restajn du distriktojn mi senprobleme trafosos vespere, tiel ke pri Sarlando ne necesas zorgiĝi. Se estas malmultaj komunumoj, ne estas problemo. Pri Germanio tamen ankoraŭ restas la kvar orientaj federaciaj landoj Brandenburgio, Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio, pri kiuj estos iom malpli facile ĉar dum la lastaj jaroj okazis tiom da aministraj reformoj, ke amplekse necesas adapti la vikipediajn informojn, pri kio la roboto sole ne sukcesos. Sed ankaŭ pri tio troveblos solvo, en kombino de robota kaj persona agado. Sed unue kontroliĝu Rejnlando-Palatinato ... ĝis posttagmeze, mi nun ekdeĵoros profesie. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 06:56, 19 aŭg. 2016 (UTC)
Saluton, Pino. Restas almenaŭ du-tri problemoj pri Rejnlando-Palatinato post laboro de la roboto.
* Unue: En iuj paĝoj kiel [[Bad Neuenahr-Ahrweiler]] estas dufoje "projektoj" "navigilo" "ĝermo|Germanio", unufoje per navigila nomo, alifoje per vikidatuma kodo: Krom la duobleco, kiu certe ne deziratas, mi malfavoras la ideon ne skribi distriktonomon, sed preni ĝin el vikidatumoj. Klaras ke en kazo de distrikta renomigo kadre de adminstra reformo (malprobabla en Rejnlando-Palatinato) oni nur devos ŝanĝi la vikidatuman parametrojn, kaj rezultas nova navigilonomo, komence ruĝa, ĉar la novan navigilon ankoraŭ necesas krei - tio sonas praktike. Sed por redaktantoj multe malpli klaras se anstataŭ distriktonomo nur estas litero p kaj iu numero. Same mi ankaŭ ne bonvenigus, se esperantlingva artikolo komenciĝus per la kripta kodo<font color=grey><nowiki>'''{{pagename}}''' estas komunumo en [[{{#property:p17}}]]. Ĝi troviĝas en la [[{{#property:p131}}]].</nowiki></font> - kvankameĉ se teknike tio ĝuste tradukiĝos al artikola komenco <font color=green><nowiki>'''Bervalo''' estas komunumo en [[Germanio]]. Ĝi troviĝas en la [[distrikto Ahrweiler]].</nowiki></font> Vikidatumaj eroj prefere limiĝu al informoj kiuj rapide ŝanĝiĝos aŭ povas ŝanĝiĝi, unuavice nombroj de loĝantoj kaj iuj kodoj (administraj, poŝtaj, telefonaj, impostaj), due eble ankoraŭ areo, sed se informo estas antaŭvideble tute konstanta, kiel nomo de distrikto en navigilo, pli klaras skribi ĝin ol kripte mencii parametrokodon. Kompreneble la mencio <font color=grey><nowiki>{{{{#property:p131}}}}</nowiki></font> multe pli bonas ol '''neniu''' navigilo, sed ĉar la roboto ne mem diktas kion fari, sed nur plenumas petojn de redaktantoj, pli bonas deziri ke la rezulto de la robota laboro estu homeca teksto ĝuste tia kia estis la deziro. Ĉu vi po distrikto kapablas de <font color=grey><nowiki>{{{{#property:p131}}}}</nowiki></font> veni al <font color=grey><nowiki>{{distriktonomo}}</nowiki></font>?
* Due: Via ideo mencii situobildon en la informkesto ne per <font color=grey><nowiki>{{paĝonomo}} in AW.svg</nowiki></font>, sed per <font color=grey><nowiki>{{#property:P242}}</nowiki></font>, unuarigarde aspektas tute genia. Sed ankaŭ ĝi ne funkcias sen fuŝoj. Rigardu ekzemple la paĝon [[Kempenich]]. '''Tamen''' mi provizore aliĝos al via ideo uzi vikidatumojn ĉi tie, kaj ĝustigi la '''vikidatuman informon''', ne nian vikipedion - en la kazo de Kempenich la blazonobildo fuŝe enpreniĝis en la vikidatuman parametron pri situobildo. Videblas tamen, ke niaj artikoloj tute fuŝiĝas, se iu ajn faras iun neatenditan redakton en vikidatumoj - ni tre dependiĝas de vikidatumoj, se ni decidas amplekse preni informojn de tie. Tie kie situobildo bone montratas en vikipedia artikolo, ni nepre ne ŝanĝu tion direkte al kodo el vikidatumoj, sed lasu kiel estas nun.
* Plie mi rimarkas ke la frazo pri aktualaj nombroj de loĝantoj ankoraŭ ne alvenis al ĉiuj komunumoj, ekzemple ne al [[Betzdorf (Sieg)]] (en tiu ĉi kazo, la kaŭzo estis homa ŝanĝo de vorto "komunumo" al "urbo" en 2007). En la paĝo pri Betzdorf, la malnova nombro de loĝantoj estis de la 30-a de junio 2006. Se vi serĉas vikipedion per la signaro "La 30-an de junio 2006 la", rezultas pli ol 500 paĝoj, tre multaj de ili el Rejnlando-Palatinato kaj Turingio. Pri Turingio ne estas problemo, ĉar la artikoloj ankoraŭ ne estas ĝustigitaj, sed paĝoj pri Rejnlando-Palatinato prefere ne restu. Mi rekomendas ankoraŭfoje sendi la roboton, kaj ne serĉigi "La 30-an de junio 2006 la komunumo havis...", sed "La 30-an de junio 2006 la urbo havis...", kaj krome per la serĉorezulto de la signaro "La 30-an de junio 2006 la" indas pripensi kio krome povas esti kialo ke la roboto ne plenumis anstataŭigon.