Vikipedio:Roboto/Laboroj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 410:
:Krom la duobleco, kiu certe ne deziratas, mi malfavoras la ideon ne skribi distriktonomon, sed preni ĝin el vikidatumoj. Klaras ke en kazo de distrikta renomigo kadre de administra reformo (malprobabla en Rejnlando-Palatinato) oni nur devos ŝanĝi la vikidatumajn parametrojn, kaj rezultas nova navigilonomo, komence ruĝa, ĉar la novan navigilon ankoraŭ necesas krei - tio sonas praktike. Sed por redaktantoj multe malpli klaras se anstataŭ distriktonomo nur estas litero p kaj iu numero. Same mi ankaŭ ne bonvenigus, se esperantlingva artikolo komenciĝus per la kripta kodo<font color=grey><nowiki>'''{{pagename}}''' estas komunumo en [[{{#property:p17}}]]. Ĝi troviĝas en la [[{{#property:p131}}]].</nowiki></font> - eĉ se teknike tio ĝuste tradukiĝos al artikola komenco <font color=green>'''Bervalo''' estas komunumo en [[Germanio]]. Ĝi troviĝas en la [[distrikto Ahrweiler]].</font> Vikidatumaj eroj prefere limiĝu al informoj kiuj rapide ŝanĝiĝos aŭ povas ŝanĝiĝi, unuavice nombroj de loĝantoj kaj iuj kodoj (administraj, poŝtaj, telefonaj, impostaj), due eble ankoraŭ areo, sed se informo estas antaŭvideble tute konstanta, kiel nomo de distrikto en navigilo, pli klaras skribi ĝin ol kripte mencii parametrokodon. Kompreneble la mencio <font color=grey><nowiki>{{{{#property:p131}}}}</nowiki></font> multe pli bonas ol '''neniu''' navigilo, sed ĉar la roboto ne mem diktas kion fari, sed nur plenumas petojn de redaktantoj, pli bonas deziri ke la rezulto de la robota laboro estu homeca teksto ĝuste tia kia estis la deziro. Ĉu vi po distrikto kapablas de <font color=grey><nowiki>{{{{#property:p131}}}}</nowiki></font> veni al <font color=grey><nowiki>{{distriktonomo}}</nowiki></font>?
::{{Nova!|2016|08|19}}Jes mi kapablas estus bona kompromiso. --[[Uzanto:Pino~eowiki|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki|diskuto]]) 16:38, 19 aŭg. 2016 (UTC)
* Due: Via ideo mencii situobildon en la informkesto ne per <font color=grey><nowiki>{{paĝonomo}} in AW.svg</nowiki></font>, sed per <font color=grey><nowiki>{{#property:P242}}</nowiki></font>, unuarigarde aspektas tute genia. Sed ankaŭ ĝi ne funkcias sen fuŝoj. Rigardu ekzemple la paĝon [[Kempenich]]. '''Tamen''' mi provizore aliĝos al via ideo uzi vikidatumojn ĉi tie, kaj ĝustigi la '''vikidatuman informon''', ne nian vikipedion - en la kazo de Kempenich la blazonobildo fuŝe enpreniĝis en la vikidatuman parametron pri situobildo. Videblas tamen, ke niaj artikoloj tute fuŝiĝas, se iu ajn faras iun neatenditan redakton en vikidatumoj - ni tre dependiĝas de vikidatumoj, se ni decidas amplekse preni informojn de tie. Tie kie situobildo bone montratas en vikipedia artikolo, ni nepre ne ŝanĝu tion direkte al kodo el vikidatumoj, sed lasu kiel estas nun.{{Nova!|2016|08|19}} Sed se estas eraro en vikidatumoj nature ni devas korekti en vikidatumoj.--[[Uzanto:Pino~eowiki|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki|diskuto]]) 22:11, 19 aŭg. 2016 (UTC)
* Plie mi rimarkas ke la frazo pri aktualaj nombroj de loĝantoj ankoraŭ ne alvenis al ĉiuj komunumoj, ekzemple ne al [[Betzdorf (Sieg)]] (en tiu ĉi kazo, la kaŭzo estis homa ŝanĝo de vorto "komunumo" al "urbo" en 2007) aŭ al [[Winterburg]]. En la paĝo pri Betzdorf, la malnova nombro de loĝantoj estis de la 30-a de junio 2006. Se vi serĉas vikipedion per la signaro "La 30-an de junio 2006 la", rezultas pli ol 500 paĝoj, tre multaj de ili el Rejnlando-Palatinato kaj Turingio. Pri Turingio ne estas problemo, ĉar la artikoloj ankoraŭ ne estas ĝustigitaj, sed paĝoj pri Rejnlando-Palatinato prefere ne restu. Mi rekomendas ankoraŭfoje sendi la roboton, kaj ne serĉigi "La 30-an de junio 2006 la komunumo havis...", sed "La 30-an de junio 2006 la urbo havis...", kaj krome per la serĉorezulto de la signaro "La 30-an de junio 2006 la" indas pripensi kio krome povas esti kialo ke la roboto ne plenumis anstataŭigon.
Eble mi ankoraŭ trovos pliajn komentojn, sed tiujn tri mi jam sciigas nun. Ĉiukaze sinceran dankon - la afero malgraŭ ĉiu eksperimentado forte progresas. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 14:35, 19 aŭg. 2016 (UTC)