Japanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 202:
===Arto===
{{Ĉefartikolo|Arto de Japanio}}
 
[[Dosiero:Itsukushima torii distance.jpg|thumb|300px|[[Icukuŝima-Sanktejo]], kun sia [[torijo]] (arko alireja al religia spaco) situa ĉe la Interna Maro Seto, ekzemplo de integrado de la arto en la natura etoso.]]
La arto de Japanio (日本美術 Nippon bijutsu?) estas esprimo de la kulturo de Japanio, kiu disvolviĝis laŭlonge de la tempo en diversaj periodoj kaj stiloj kiuj sinsekvis kronologie, paralele al la historia, socia kaj kultura fluoj de la japona popolo. La evoluo de la japana arto estis markita de la disvolviĝo de ties [[teknologio]], dum estis unu el ties distingaj trajtoj la uzado de indiĝenaj materialoj. Kiel okazis ĉe granda parto de la okcidenta arto, la ĉefaj artaj montroj havis originon en la [[religio]] kaj la politika povo. Unu de la ĉefaj karakteroj de la japana arto estas ĝia eklektikismo, devena el la diversaj popoloj kaj kulturoj kiuj alvenis ĉe la japanaj marbordoj laŭlonge de la tempo.
 
Menciindas ankaŭ ke granda parto de la arto produktita en Japanio estis de [[religia arto|religia tipo]]: al la religio de [[ŝintoismo]], nome la plej tipe japana, formita ĉikaŭ la 1a jarcento, aldóniĝis la [[budhismo]] ĉirkaŭ la 5a jarcento, formante religian sinkretismon kiu daŭras ankoraŭ nuntempe, kaj kiu same montriĝis en arto.<ref>AA.VV. (1997). Enciclopedia Salvat, tomo 10. Salvat Editores, Barcelona. ISBN 84-345-9717-9. p. 2148.</ref>
 
La japana arto estas reflekto de distingaj kulturoj kaj tradicioj, interpretante je propra maniero la artajn stilojn importitajn de aliaj landoj, kiuj estos ricevitaj laŭ propra koncepto kaj de vivo kaj de arto, reinterpretante kaj simpligante ties proprajn karakterojn, kiel ĉe la prilaboritaj ĉinaj budhismaj [[templo]]j, kiuj en Japanio suferis procezo de malpliigo de ties superfluaj kaj ornamaj elementoj. Tio estas montro de la sinkretisma karaktero de la japana arto, pro kio ĉiam akceptis nature ajnan plinovigon devena el aliaj landoj.<ref>[http://www.temakel.com/galeriajapon.htm] Arte japonés, alirita la 22an de Januaro de [[2011]].</ref>
 
====Literaturo====