Vegetarismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 38:
 
En okcidenta mondo populareco de vegetarismo stabile kreskis dum la 20a jarcento kiel rezulto de por-sanaj, etikaj kaj (pli antaŭnelonge) ekologiaj zorgoj. En [[Usono]] en la jaro [[2000]]a de 2,5% ĝis 3% de loĝantaro diris ke ili neniam manĝas viandon, kio povas signifi ke ili estas vegetaranoj, kaj de 5% ĝis 6% diris ke ili ne manĝas viandon. Tio montras kreskon kompare kun la lasta jardeko kaj grandan kreskon de la [[1950]]a jaro, kiam vegetarismo estis tre malofta, kvankam la po-persona viand-konsumo kreskis signife ekde tiam, ĉar la prezo de viando malkreskis pro bien-fabrikoj kaj la averaĝa enspezo kreskis.
 
La ''[[Veggie Pride]]'' estas internacia okazaĵo celebrata por diskonigi kaj vegetaranismon kaj veganismon. Ĝi okazas ĉiujare en [[Parizo]] ekde 2001, kvankam ĝi ankaŭ estis imitata en aliaj urboj de la mondo. Tiu ĉi parado arigas veganojn kaj vegetaranojn montri sian fieron pri la rifuzo de manĝaĵoj kaj ĉio bestodevena kaj denunci la diskriminacion kiun la bestoj suferas. La ''Veggie Pride'' celas kuraĝigi la vegetaranojn kaj veganojn plfirmigi siajn konvinkojn kaj enkonduki la temon al debato en la socio. La unua ''Veggie Pride Italia'' okazis en [[Romo]] la 17-an de majo 2008 kaj ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 700 personoj. En 2009, la ''Veggie Pride'' samtempe okazis en [[Birmingham]], [[Liono]], [[Milano]] kaj [[Prago]].
 
== Citaĵoj ==