Frederiko la 3-a de Saarwerden: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
Frederiko de Saarwerden subtenis Imperiestron [[Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 4-a]] kaj estis rekompencata de li pro tio per privilegioj, kiuj subtenis la regopolitikon de Frederiko. Heredokonfliktojn en la kampara nobelaro kiel ankaŭ streboj al aŭtonomeco en la urboj de la ĉefepiskopujo li sukceses subpremis tuj komence de sia regotempo kaj venkigis tiel sian landestran hegemonion, kiu i la fino de lia regotempo ne plu estis kontestata. Unu konflikton ene de la urbo [[Kolonjo]] inter la urba regantaro kaj la [[skabeno]]j pri la alta juĝopovo li tamen ne povis eluzi por novigi la potencopozicion en la urbo, perditan de siaj antaŭuloj; La laste ankaŭ milita konflikto kun partopreno de najbaraj princoj finiĝis en 1377 per kompromiso.
 
La posedaĵon de la ĉefepiskopujo Frederiko povis pligrandigi. Jam antaŭ la enoficiĝo de Frederiko Kuno de Falkenstein kiel [[episkopuja administranto|administranto de la ĉefepiskopo]] estis akirinta en 1368 [[Graflando Arnsberg|Graflandon Arnsberg]]. Frederiko povis defendi ĉi tiun akiraĵon same kiel ankaŭ la akiro de la lando [[Linn (Krefeld)|Linn]] ĉe la malsupra Rejno en tri konfliktoj kontraŭ la du grafaj fratoj [[Adolfo la 3-a de Mark|Adolfo]] und [[Engelberto la 3-a de Mark|Engelberto de Mark]]. Lia agado kiel teritoriestro estas preskaŭ ne troe estimebla, kvankam per tio imperi- aŭ ekleziplitikaj initiatoj eniĝis en la fonon.
 
Kiam Frederiko la 3-a de Saarwerden mortis en 1414, li postlasis al sia nevo kaj posteulo [[Ditriĥo la 2-a de Moers]] riĉan kaj bonordigitan ĉefepiskopujon kaj [[senjorlando|teritorion]].<ref>La artikolo Artikel orientiĝas preskaŭ ekskluzive je la ĝis nun valida normverko pri Frederiko la 3-a de Saarwerden, nome la doktortezo de Sabine Picot el la jaro 1974/75. La esplormerito de Picot konsistas en tio, ke ŝi kompilis ĉiujn disponeblajn informojn pri Frederiko, publikante ilin koncentrite en sia doktortezo. Kie estis deflankata de tio aŭ entreprenataj kompletigoj, tio estas notita per indiko sur duagrada literaturo. La fontoj, kiujn ŝi estis uzinta, kelkajn jarojn pli malfrue publikigis Norbert Andernach, pro kio en la piednotoj ne estas montrita sur la paĝojn el la Pikota verko, sed rekte sur la fontojn.</ref>
== Literaturo ==
*Sabine Picot: Kurkölnische Territorialpolitik am Rhein unter Erzbischof Friedrich von Saarwerden 1370–1414. Bonn 1977(= Rheinisches Archiv Bd. 99) (samtempe doktortezo ĉe Univo Bonn 1975).
== Referencoj ==
<references />
[[Kategorio:princepiskopoj]]
[[Kategorio:dukoj]]