Adolfo la 3-a de Mark: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
=== Grafo de Kleve ===
Post la morto de Grafo Johano de Kleve en 1368 Adolfo povis kontraŭ siaj konkurenculoj Ditriĥo de Horn kaj Oto de Arkel kaj ekregi kiel posteulo. Al siaj fratoj Grafo [[Engelberto la 3-a de Mark]] kaj [[Ditriĥo de Mark (Dinslaken)|Ditriĥo de Mark]] Adolfo devis transcedi por ilia subteno la [[Rejno|dekstrarejnajn]] partojn de Graflando Kleve (escepte [[Emmerich am Rhein|Emmerich]] kaj [[Hetter]]). En 1369 li geedziĝis kun Margareta de [[Jülich]], al kiu li naskigis dek ses gefiloj, el kiuj almenaŭ kvin ne supervivis la infanaĝon. Post la morto de Duko [[Rajnaldo la 3-a de Geldern]] en 1371 Adolf vane subtenis la malnovan grafinon de Kleve, [[Meĥtilda de Geldern]]. Pri ŝia dediĉaĵo [[Linn (Krefeld)|Linn]] ekde 1378 eksplodis aro da militoj kun la kolonja ĉefepiskopo [[Frederiko la 3-a de Saarwerden]]. En 1392 Adolfo ja devis finfine rezigni pri Linn, ricevis tamen kompense la urbon [[Rees]]; [[Ksanteno]] estis starigata sub kolonja-kleva kunregeco.
 
En 1381 Grafo Adolfo fondis kune kun 35 kavaliroj kaj nobeloj la ''Geselschap van den Gecken'' [Societo de la Frenezuloj/Karnavaluloj], kiu estas rigardebla kiel unua karnavala societo. Ĝi elektis el sia rondo ''reĝon'' kaj ses ''konsilantaranojn'', kiuj dum la karnavala sezono transprenis la frenezulan regadon. Ĝis karnavala lundo oni kortegadis kaj je karnavala mardo oni komune vizitis diservon. La membroj devis porti dum la tuta jaro signon montrantan pajacon. Kiu tion forgesis, devis pagi monpunon, kiu estis donacota al bezonuloj. La karnavalsocieto ''Kölner Narren-Zunft'' sin asertas en sia tradicio ĝis nun laŭ Grafo Adolfo.<ref>Otto Küpper: ''Chronik der Kölner Narren-Zunft von 1880 – 2005''. Kolonjo 2004. p. 3</ref>
=== Grafo de Mark ===
Post la morto de sia frato Grafo [[Engelberto la 3-a de Mark]] en la jaro 1391, kiu ne havis virajn idojn, al Adolfo ankaŭ iris Graflando Mark. Tiun ĉi li tamen jam en 1393 transcedis al sia dua filo [[Ditriĥo la 2-a de Mark|Ditriĥo]]. Adolfo mortis la 7-an de septembro 1394 kaj estis entombigata en la [[kolegiata preĝejo]] de Kleve. En Graflando Kleve lin postsekvis lia plej aĝa filo [[Adolfo la 2-a (Kleve-Mark)|Adolfo la 2-a]]
 
=== Idoj ===