Michele Gazzola: Malsamoj inter versioj
itala lingvisto, esperantisto kaj esperantologo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Umbert' (diskuto | kontribuoj) itala lingvisto, ekonomikisto kaj esperantisto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 16:59, 24 aŭg. 2016
Michele GAZZOLA, naskiĝinta en 1978, estas itala lingvisto, ekonomikisto kaj esperantisto. Li instruis en la Universitato de Ĝenevo, la Humboldt-Universitato en Berlino kaj de 2016 en la Universitato de Itala Svislando en Lugano.[1]
Michele Gazzola | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1978 |
Lingvoj | Esperanto • itala • franca • germana • angla |
Nacieco | italo |
Ŝtataneco | Italio |
Alma mater | Universitato de Ĝenevo • Humboldt-Universitato en Berlino • Universitato de Itala Svislando • universitato de Ulster |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • esperantisto • esperantologo |
De 2016 Gazzola estas senatano de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Li estas membro de pluraj aliaj sciencaj asocioj, inter ili GIL.
Gazzola interalie laboris kun François Grin pri egaleco kaj justeco en lingva komunikado. Li ankaŭ esploris la efikojn de plurlingveco en ekonomio, ekzemple en la svisa sistemo de patentoj, kaj pri la lingva efiko de la foriro de Britio el Eŭropa Unio[2].
Referencoj
- ↑ Curriculum Vitae (angle). Alirita 2016-08-24.
- ↑ Il multilinguismo europeo dopo Brexit (itale). Observatoire Européen du Plurilinguisme. Alirita 2016-08-24.