Léon Champy: Malsamoj inter versioj

34 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Léon Champy''' (Bruselo [[1863]] - Antverpeno [[1938]]) estis unu el la pioniroj de [[Esperanto]] en [[Belgujo]] kaj membro de la iama "Antverpena Grupo Esperantista". Kune kun [[Frans Schoofs]], [[Amatus van der Biest-Andelhof|A. Van der Biest-Andelhof]], J. Van Laere kaj [[Oscar Van Schoor]] li starigis en [[1908]] ''[[Belga Esperantisto]]''. Li skribis por la unua numero enkondukan artikolon "Nia Programo", en kiu li - estis la tempo de la [[Ido]]-skismo - alvokis "ĉiujn admirantojn de la Esperanto de [[L.L. Zamenhof|D-ro Zamenhof]] kaj de neniu alia" al kunlaboro kaj apogo.
 
Post la skismo li iĝis la ĝenerala sekretario de ''[[Belga Ligo Esperantista]]'' ĝis [[1914]] kaj post la [[Unua Mondmilito|milito]] fakte funkciis kiel vicprezidanto de tiu ligo ĝis [[1927]]. Li poste iom retiriĝis el la aktiva movado sed ankoraŭ partoprenis la belgan kongreson en [[Antverpeno]] ([[1937]]) <ref> Arĥivoj de [[Flandra Esperanto-Ligo]] </ref>.
40 827

redaktoj