Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 54:
== Pliaj detaloj de la projekto aktualigo de paĝoj pri la komunumoj de Rejnlando-Palatinato ==
Saluton, mi daŭrigas la observojn pri la progreso de la robota laboro pri la komunumoj de Rejnlando-Palatinato ĉi tie, ĉar la paĝo [[Vikipedio:Roboto/Laboroj#Artikoloj pri urbaj kaj neurbaj komunumoj de Germanio|vikipedio:roboto/laboroj]] eble tro pleniĝas, se ĉiuj observoj notiĝas tie. Bonvolu vidi la paĝon [[Zimmerschied]]. Tie la roboto ne aldonis navigilon pri la distrikto (ekzistanta), sed pri la komunumaro (navigilo ne ekzistanta). La navigilo pri la distrikto ĉiukaze necesas. Pri la dua navigilo eblus demandi sin, ĉu estus malpli da laboro reforigi la mencion pri neekzistanta navigilo, aŭ ĉu cedi je la akcidenta meto kaj simple krei la navigilon. Krei unu navigilon estas limigita tasko, sed en Rejnlando-Palatinato estas 150, el ili nur 132 havas esperantlingvajn artikolojn (neniu ĝis nun prenis la tempon trovi kiuj estas la 18 unuoj kies artikolo mankas), kaj ŝarĝi sin per aldona tasko de 150 navigiloj pri komunumaroj, kaj krome eble ankoraŭ same pri aliaj partoj de Germanio (sole en Bavario estas 312 komunumaroj, en Malsupra Saksio 123, ktp. ktp.) '''ne estus saĝe'''. Tial mi preferus trovi kial la roboto subite ie metas navigilon pri komunumaro anstataŭ pri distrikto, ie pri komunumaro KAJ distrikto, kaj rememorigi ke temas meti NUR navigilon pri distrikto. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 13:00, 25 aŭg. 2016 (UTC)
:Cetere, mi intertempe kreis navigilojn pri ĉiuj distriktoj de Saksio-Anhalto, Saksio kaj Brandenburgio. Principe la roboto povus progresi al laboro tie, se Rejnlando-Palatinato pretas. Pri Brandenburgio estos relative simple, ĉar la granda administra reformo tie unuigi plurajn najbarajn miniaturajn komunumojn al pli grandaj komunumoj jam okazis en 2003, kaj la robote kreitaj artikoloj pri germaniaj komunumoj ekestis en 2006. Do poste estis malmultaj ŝanĝoj. Pri Saksio kaj Saksio-Anhalto estas multaj paĝoj, kiuj en Esperanto asertas ke "xxx estas komunumo en Germanio", dum fakte ekde malmultaj jaroj nur temas pri komunumoparto. Tamen estus ebleco aldoni al ĉiuj distriktaj paĝoj la frazon pri aktuala nombro de loĝantoj, kaj poste home rekontroli kie ekestis eraro. Alternativo, pli eleganta, estus meti la frazon pri aktuala nombro de loĝantoj nur al iujtiuj artikoloj kiuj estas interne ligataj en la distriktaj navigiloj. Tiam la malaktualaj paĝoj ne tiom erare elstaras, sed eblas tamen rekoni ilin en kontrolado de la unuopaj paĝoj el distrikta kategorio, ĉar ili havas malaktualan nombron de loĝantoj el 2005 aŭ 2006, kontraste al la robote aktualigitaj paĝoj. Ĉiukaze al ĉiuj artikoloj bonus meti la subajn indikojn pri ŝablonoj "projektoj", "distrikto ...", ŝablonoj "Saksio-Anhalto", "Saksio" respektive "Brandenburgio" kaj tutsube "ĝermo|Germanio". Aldone: en multaj paĝoj necesas aktualigi distriktonomon. Roboto prefere havu plej konkretajn taskojn, ekzemple ŝanĝi distriktojn "Ohre" kaj "Bördekreis" al "Börde": "<nowiki>|distrikto = [[Distrikto Ohre]]</nowiki>" iĝu <font color=green><nowiki>|distrikto = [[Distrikto Börde]]</nowiki></font>; "<nowiki>Ĝi troviĝas en la [[distrikto Ohre]]</nowiki>" iĝu <font color=green><nowiki>Ĝi troviĝas en la [[distrikto Börde]]</nowiki></font>; "<nowiki>[[Kategorio:Distrikto Ohre]]</nowiki>" iĝu <font color=green><nowiki>[[Kategorio:Distrikto Börde]]</nowiki></font>. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 13:19, 25 aŭg. 2016 (UTC)
::Saluton {{u|ThomasPusch}} la problemo de la distrikto ne estas mistero. Gxi devenas el la vikidatumoj. Mi povos auxtomate korekti ekzemple distrikto Rhein-Lahn (versxajne morgaux posttagmeze). Plue mi cxerbumas kiel fari. Kiam Rejnlando-Palatinato pretas ni vidos se estas utlila uzi ilojn por aliaj landoj. Amike. --[[Uzanto:Pino~eowiki|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki|diskuto]]) 16:40, 25 aŭg. 2016 (UTC)
:::Jes, ĝi devenis el la ideo plirapidigi la aŭtomatan prilaboron ne per meto de ŝablono {{ŝ|distrikto Rhein-Lahn}} aŭ en alia distrikto per alia distriktonomo, sed globale uzi kodigon <nowiki>{{ {{Distriktonomo}}}}</nowiki>. Sed evidente ne tiom facilas rilate al vikidatumoj. Sencas meti la ŝablonon per tute konkreta distriktonomo, kaj ne dependigi sin ĉi tie de vikidatumoj.