Jerusalema reĝlando: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
{{Informkesto pereinta ŝtato
| nomo
| origina nomo
| jaro de estiĝo
| jaro de pereo
| antaŭ 1
| antaŭ 1 flago
| post 1
| post 1 flago
| larĝeco de la 1-a kolumno
| flago
| flago grandeco
| blazono
| blazono grandeco
| mapo
| mapo grandeco
| ĉefurbo
| nombro de loĝantoj
| nombro de loĝantoj noto =
| lingvoj
| nacieca konsisto
| religio
| monunuo
| ŝtata formo
| estiĝo
| pereo
}}
'''Jerusalema reĝlando''' ([[malnovfranca lingvo|malnovfrance]] {{fremdlingve|fr|''Roiaume de Jherusalem''}}, [[latina lingvo|latine]] {{fremdlingve|la|''Regnum Hierosolimitanum''}}) estis [[krucistaj ŝtatoj|krucista ŝtato]] fondita en la [[Sankta Lando]] post la [[unua krucmilito|unua krucmilita ekspedicio]] en la jaro [[1099]]. La nova [[kristanismo|kristana]] reĝlando havis fermitajn aliancojn kun [[Okcidenta Eŭropo|okcidenteŭropaj]] [[monarkio]]j kaj kompare kun ili ĝi estis relative malgranda kaj malforta ŝtato, kiu devis esti ofte ekonomie kaj soldate subtenata el Eŭropo. Post la falo de [[graflando de Edessa]] en la manojn de [[Zengí]], la [[Mosulo|mosula]] [[atabego]], estis en la jaro [[1146]] proklamita de [[papo]] [[Eŭgeno la 2-a]] la [[dua krucmilito]] por defendi la [[Baziliko de Sankta tombo|sanktan tombon]]. Tiu ĉi ekspedicio eltiris kaj sieĝis [[Damasko]]n, sed ĝi finiĝis nefame. La [[4-an de julio]] de la jaro [[1187]], okdek ok jaroj post la konkero de [[Jerusalemo]] fare de la krucistoj, sultano [[Saladin]] venkis la reĝon [[Guy de Lusignan]] en [[batalo apud Hattín]] kaj poste li komencis grandan ofenzivon kontraŭ krucistoj en [[Levantenio]]. Sekve estis el Eŭropo sendita la [[tria krucmilito]], en kiu partoprenis interalie la angla reĝo [[Rikardo la 1-a (Anglio)|Rikardo la 1-a Leona Koro]], la reĝo de [[Francio]] [[Filipo la 2-a (Francio)|Filipo Aŭgusto]] kaj la romia-germana imperiestro [[Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko Barbarosa]]. La krucmilito daŭris tri jarojn kaj eŭropanoj akiris reen per batalo la [[Palestino|palestinan]] marbordon, sed al ceteraj antaŭaj krucistaj ŝtatoj en [[Cisjordanio]] kaj Jerusalemo mem ili jam armee ne havis fortojn. Jerusalema reĝlando estis reduktita al malgranda strio de lando apud la mediteranea marbordo, reganta nur kelkajn urbojn kaj kun nova ĉefurbo [[Akko]], ĝis kiam ĝi estis en la jaro [[1291]] definitive neniigita fare de [[Ĥalil]], la [[mamelukoj|mameluka]] sultano.
Linio 39:
Ankoraŭ antaŭ la konkero de la urbo mem bruletis inter krucistoj disputo pri la estonta statuto de Jerusalemo kaj post ties konkero ĝi ekbrulis plene. Por solvi tiun ĉi demandon kunvenis [[koncilio]], kiun partoprenis la plej superaj ekleziaj altranguloj kaj soldataraj komandantoj. [[Kavaliro]]j kaj profanaj partoprenantoj de la ekspedicio opiniis, ke estus elektota laŭregula reĝo, sed la pastraro oponis, ke la registaro devus esti pure [[teokratio|teokrata]] kaj en pozicion de la reganto de urbo ĝi realigis episkopon Arnoldon Malecorn. La nobelaro rifuzis tion, ĉar ili ne volis rezigni pri sia parto de la konkero de Sankta lando utile al la eklezio, sed ili devis serĉi ian kandidaton inter si. Ĉefaj kandidatoj fariĝis du antaŭaj gvidantoj de la unua krucmilito: malsupralorena duko [[Godefroi de Bouillon]] kaj [[Raimond la 4-a de Toulouse|Raimond de Saint-Gilles]], grafo el [[Toulouse]]. Utile al Raimond atestis lia granda riĉeco, li plie ombrigis la ceterajn krucistajn gvidantojn per sia aĝo kaj spertoj. Krom tio li estis proksima parenco, en la tempo de la atako kontraŭ Jerusalemo jam mortinta, papa legato [[Adhémar Le Puy]], kiu uzis inter la partoprenantoj de la ekspedicio grandan seriozecon. Raimond spite al tio ne pruviĝis kiel armeestro, ĉe [[normanoj|normanaj]] partoprenantoj de la ekspedicio li ne estis ŝatata kaj subtenis lin eĉ ne parton de propraj soldatoj, kiuj post la konkero de Jerusalemo volis reveni reen Eŭropon. Raimon estis tial devigita jam plu ne klopodi pri la regado super Jerusalemo. La koncilio poste turniĝis al lia rivalo Godefroi. Tiu akceptis la proponon, sed li rifuzis titolon ''reĝo'' kaj akceptis sole titolon ''Ŝirmanto de Sankta tombo'' ({{fremdlingve|la|''Advocatus Sancti Sepulchri''}}) kun kaŭzigo, ke ''"neniu estus portinta oran kronon en la urbo, kie Kristo portis [[Dornokrono]]n"''. Sed Raimond estis pro tiu ĉi venko de Godefroi kolerigita, li rifuzis agnoski lian aŭtoritaton kaj konkeris [[Turo de Davido|jerusaleman citadelon]]. La nove destinita Ŝirmanto de Sankta tombo postulis, ke la citadelo estu tuj transdonita al li, sed la grafo de Toulouse malrapidis. Sed fine li transdonis Turon de Davido al [[Pierre de Narbonne]], la provensala episkopo, kiu estis aliancano de Raimond. Sed la episkopo ne volis partopreni en la disputo de grandpotenculoj kaj li transdonis armistice la citadelon al Godefroi de Bouillon. Raimond de Saint-Gilles, ne atendinta tiun ĉi tiron, furioziĝinte diris, ke ''"li jam ne ĝojas pri estimo, pri kiu li pretendas, kaj ke li jam ne povas resti ĉi tie..."'' Sekve la grafo fortiris eĉ kun sia soldataro el Jerusalemo ĝis [[Jeriĥo]]. Nova jerusalema ĉefepiskopo estis elektita klera, sed aroganta kaj nepopulara [[Arnoul de Chocques]].
Kiam Godefroi ekregis, li devis stariĝi al senpera minaco en aspekto de grandega armeo de [[fatima kaliflando]] subgvide de [[veziro]] [[al-Afdal]], kiu militmarŝis por denove konkeri Jerusalemon. La malamikiĝintaj eŭropaj kavaliroj tiel denove unuiĝis kaj ekmarŝis kun la armeo en suma nombro dek du mil kavaliroj kaj naŭ mil infanteriaj soldatoj renkonte al egiptoj. Al-Afdal, kiu estis certa pro sia superforto, malrapidis kun antaŭenmarŝo kaj atendis egiptan ŝiparon, kiu devis provizi lian armeon. La krucistoj, kiuj ekmarŝis renkonte al la
Komence de la jaro [[1100]] la krucistoj finis disputojn kun lokaj arabaj [[emiro]]j, kiuj rifuzis agnoski la krucistojn kiel siajn [[feŭdo|feŭdajn senjorojn]]. Godefroi de Bouillon ekmarŝis printempe de 1100 por helpi al [[Tankred Galilea|Tankred]], la [[Galilea princlando|galilean princon]], en regionon de [[Transjordanio]], kiun ili sekve subjugis. Survoje reen ĝis Jerusalemo Godefroi ricevis mesaĝon pri alveno de granda venecia floto. La Ŝirmanto de Sankta tombo tial rapidis al urbo [[Jafo]], por ke li renkontiĝu kun venecianoj kaj interkonsentis kun ili la armean kunlaboron. Godefroi poste grave malsaniĝis kaj forveturis nur kun malgranda taĉmento ĝis Jerusalemo, dum ĉiuj liaj komandantoj, inter ili ankaŭ nova jerusalema [[patriarko]] [[Daimbert de Pizo]], komune kun soldataro plifortigita je la veneciaj fortoj elmarŝis kontraŭ haveno [[Ĥajfo]]. La unua krucista reganto de Jerusalemo Godefroi de Bouillon mortis la [[18-an de julio]] [[1100]] kaj komandanto de lia garnizono rapide sendis mesaĝiston ĝis [[Edessa]] al [[Baldueno la 1-a Jerusalema|Baldueno de Bouillon]], la frato de Godefroi, por ke li venu ĝis Jerusalemo kaj transprenu la heredaĵon. Pri la morto de Godefroi en sieĝejo antaŭ Ĥaifo eksciis ankaŭ la patriarko Daimbert de Piza, kiu havis siajn proprajn ambicojn. La patriarko skribis leteron al antioĥa princo Bohemundo postulante lin, por ke li kiel eble plej baldaŭ alveturu al li kaj samtempe en la letero kiel la jerusalema patriarko li malpermesis al Baldueno vojaĝon ĝis Jerusalemo. Sed [[Bohemundo de Tarent]] neniam ricevis la leteron de Daimbert kaj nelonge post tio li estis militkaptita dum pli malgranda batalo kontraŭ turkoj. [[Baldueno de Boulogne]] dum nomumis sian kuzon en Edessa [[Baldueno la 2-a Jerusalema|Balduenon Le Bourg]] kiel sia sekvanto kaj la 2-an de oktobro li ekiris al Jerusalemo. Patriarko Daimbert dume vane atendis la alvenon de sia aliancano el [[Antioĥio]], kiun li ne ĝisatendis, anstataŭ li alveturis Baldueno, kiu estis bonvenigita de pilgrimantoj eĉ de siaj samlandanoj el [[Loreno]]. La malvenkita Daimbert tial retiriĝis en monaĥejon sur [[monto Siono]]. Baldueno pli poste invitis lin ĝis la urbo kaj konfirmis lin en funkcio de la patriarko, per kio li egaligis rilatojn kaj Daimbert kronis lin en [[1100]] dum Kristnasko en [[Betleĥemo]] je ''reĝo''.
Linio 60:
== La vivo en la frua reĝlando ==
[[Dosiero:Jerusalem map.jpg|eta|maldekstra|200px|[[Jerusalemo]] en la tempoj de [[krucmilitoj]]]]
=== Loĝigado de Transmarejo ===
Stabila konsistero de la palestina loĝantaro estis ĉiam vilaĝanoj. Oni taksas, ke en tiama tempo vivis en [[vilaĝo]]j proksimume kvaronmiliono plejparte de indiĝenaj loĝantoj. La vilaĝanoj estis plejparte [[
Post la konkero de [[Sankta Lando]] fare de la krucistoj la konsisto de la loĝantaro en la urboj principer ŝanĝiĝis. Post la [[unua krucmilito]] restis sur [[Proksima Oriento]] pertakse proksimume 10000 krucistoj-pilgrimantoj kaj malgranda nombro de [[kavaliro]]j. Estis do necese akiri por la nova reĝlando novajn loĝigantojn el Eŭropo. Fine de la [[1180-aj jaroj|okdekaj jaroj]] de la [[12-a jarcento]] vivis en [[Outremer|Transmarejo]] 90.000 ĝis 120.000 eŭropanoj. La okcidentaj vilaĝanoj loĝigadis precipe grandajn havenurbojn, precipe [[Akko]]n (kiu havis pertakse preskaŭ 40.000 loĝantojn) kaj [[Tiro]]n (30.000 loĝantojn). La loĝigado de Jerusalemo, malplena pro murdado, estis jam malfacila, ĉar ĝi estis nek komerca centro nek centrejo de metia produktado, la novajn loĝantojn plie mallogis ties negastema dezerta ĉirkaŭĵo. Por loĝigi la urbon la jerusalemaj reĝoj klopodis logi koloniistojn per ekterordinaraj privilegioj. En la tempo de [[batalo apud Hattín]] Jerusalemo havis proksimume 20.000 loĝantojn. Spite al tio, ke [[latinanoj]] prezentis eble kvaronon de ĉiuj loĝantoj en la tuta Jerusalema reĝlando, en la urboj ili kreis plimulton.
Linio 75 ⟶ 73:
[[Dosiero:Europe 1142.jpg|eta|200px|Eŭropaj ŝtatoj kaj [[Proksima Oriento]] ĉirkaŭ la jaro [[1142]]]]
Sed malgraŭ tio ili tute ne rezignis pri sia eŭropa identeco. La palestinaj frankoj eĉ plu interkompreniĝis per la [[malnovfranca lingvo|malnova franca]] (la latina lingvo estis lingvo de kleruloj, pastraro kaj oficaj dokumentoj) kaj plu ili anonciĝis al katolika konfesio. Sed ili perdis ankaŭ karakterizan religian [[fanatismo]]n kaj malamon rilate al alikredantoj, kiun abundis la nove venintaj pilgrimantoj. Tiuj ankaŭ, vidante la vivnivelon de siaj enlandaj samlandanoj, ne eliris el mirego. Male la vizitantoj el la oriento kaj ankaŭ la indiĝenaj araboj rigardis la frankojn senĉese kiel [[barbaro]]jn. Ankaŭ inter la okcidenta kaj la loka kulturo okazis nenia unuiĝo. Latinanoj plimulte ne interesiĝis pri la
Sur alta nivelo estis en Jerusalema reĝlando kuracista zorgo. La eŭropaj kuracistoj akiradis konojn kaj spertojn de pli progresintaj [[judoj]] kaj [[araboj]] kaj en la fruaj jaroj de la krucista reĝlando frankoj preferis la lokajn kuracistojn antaŭ siaj samlandanoj. Kronikisto [[Guillaume de Tiro]] skribis:
Linio 83 ⟶ 81:
=== Eŭropanoj kaj la vivo en la urboj ===
La nenobela eŭropa loĝantaro estis en Oriento en duspeca pozicio: rilate al la krucista senjoraro ili estis servutuloj kaj rilate al la indiĝenoj la reganta klaso. La nenobelaj latinanoj devenis el ĉiuj anguloj de Eŭropo kaj rapide ili akomodiĝis al ĉi tieaj kondiĉoj. Tiuj ĉi loĝantoj vivis plimulte en la urboj, kie ili akiris statuson de burĝanoj (france - {{fremdlingve|fr|''bourgeois''}}). Tiuj
Frunte de la urbo staris ''Urba konsilantaro'' (latine {{fremdlingve|la|''Curia Burgensium''}}, kiun nomumis la senjoro de la urbo kaj en kies frunto staris [[burggrafo]]. En kompetenco de Urba konsilantaro estis ankaŭ juĝi la orientajn kristanojn kaj
Aparta elemento en la italaj kvartaloj de la krucistaj urboj en Palestino estis komunumoj. Iliaj anoj sociale ne diferenciĝis de la ceteraj loĝantoj de urboj, sed ilia avantaĝa posteno en urbo estis reguligita per interkonsentoj kun la jerusalema reĝo, kiun en la tempoj de la konkero de la havenurboj helpis per leona parto la ŝiparoj de italaj ŝtatoj.
Linio 91 ⟶ 89:
=== Muslimoj kaj la orientaj kristanoj ===
[[Dosiero:Slaves Zadib Yemen 13th century BNF Paris.jpg|eta|maldekstra|upright|200px|Arabaj komercistoj kun sklavoj]]
La
[[Orienta kristanismo|Orientaj kristanoj]] dekomence bonvenigis la krucistajn soldatarojn kiel siajn liberigantojn de la
La krucista regado signifis por la orientaj kristanoj certan ekonomian plibonigon rilate al la
Frankoj ligis tre amikajn rilatojn kun la kristanaj [[maronita eklezio|maronitoj]], kiuj vivis en la montaraj regionoj super Tripolo, kaj eĉ ili deĵoris en la jerusalema soldataro. En la jaro [[1182]] la maronitoj akceptis la aŭtoritaton de papo kaj ili estis envicigitaj en la latinan eklezion.
Linio 121 ⟶ 119:
|-
| [[1099]]
| Krucistoj konkeris Jerusalemon de [[Fatima kaliflando]] fine de la [[unua krucmilito]].
|-
| [[1099]]
Linio 166 ⟶ 164:
|-
| [[1148]]
| La jerusalemaj soldataroj subtenataj de ekspedicio de la [[dua krucmilito]] nesukcese eksieĝis [[Damasko]]n.
|-
| [[1158]]
Linio 175 ⟶ 173:
|-
| [[1163]]
| [[Amaŭrio la 1-a Jerusalema|Amaŭrio la 1-a]] aranĝis
|-
| [[1174]]
| [[Amaŭrio la 1-a Jerusalema|Amaŭrio la 1-a]] mortis, surtroniĝis [[Baldueno la 4-a Jerusalema|Baldueno la 4-a]], regento de la reĝlando fariĝis [[Miles de Plancy]] kaj poste neoficiale [[Raimondo la 3-a de Tripolo|Raimondo la 3-a]].
|-
| [[1180]]
| Mortis [[listo de bizancaj imperiestroj|imperiestro]] [[Manuelo la 1-a Komneno|Manuelo la 1-a]] – la fino de Bizanca-Jerusalema alianco.
Linio 199 ⟶ 197:
|-
| [[1192]]
| [[Tria krucmilito]], Jerusalema reĝlando estis parte rekonstruita, [[Akko]]
|-
| [[1192]]
Linio 235 ⟶ 233:
|-
| [[1228]]
|
|-
| [[1228]]
Linio 274 ⟶ 272:
[[Dosiero:Belvoir fortress.JPG|eta|maldekstra|200px|Ruinoj de burgo [[Belvoir]]]]
Konsisto de la urboj en Jerusalema reĝlando, miksita kun la italaj komercistoj, kondukis al evoluo de [[ekonomiko]] prefere al la komerca ol al agrara direkto. [[Agrikulturo]] post falo de orientromia imperio stagnis, sed malgraŭ tio ĝi donis al la loĝantaro apud la marbordo nutraĵojn. La palestina enlando estis plimulte dezerta kaj la agrikulturo estis kulturebla nur sur kelke da lokoj en [[Galileo (regiono)|Galileo]] kaj apud rivero [[Jordano]], kie oni kulturis sudajn fruktojn. Kiel unu el malmultaj plantaĵoj, kiun la krucistoj importis al Oriento, estis [[vinbero]]. Ĉar la
La regiono de Palestino estis ĉiam en la historio la kultura kaj komerca krucvojiĝo; kaj nome precipe tiutempe, kiam la krucista [[Outremer|Transmarejo]] fariĝis nodo de la komerco inter kristanisma Eŭropo kaj Oriento. La krucistoj devis eklerni komerci kun siaj
=== Arkitekturo kaj arto ===
Linio 298 ⟶ 296:
Dum la regado de reĝo Fulko okazis ankaŭ konstruado de multaj defendburgoj sur sudaj limoj de Jerusalema reĝlando. Stabila politika kaj armea situacio ebligis pluan evoluon de la komerco kaj alvenon de pluaj eŭropaj vilaĝanoj. En la reĝlando entreprenis nenur komercistoj el Eŭropo, sed komencis ĉi tie agadi ankaŭ arabaj komercistoj el [[Mezopotamio|Ĝaziro]] kaj [[Egiptio]]. La palestinaj havenoj en la krucistaj manoj fariĝis centrejoj de la komerco inter la kristana Eŭropo kaj la araba Oriento.
[[Mosulo|Mosula]] [[atabego]] [[Zengí]] eluzis disputojn inter frankoj kaj li konkeris unu krucistan teritorion post la alia. La kulmino de lia militiro kontraŭ [[Tripola graflando]] kaj sieĝo de burgo [[Montferrand]], kie li militkaptis grafon de Tripolo kaj la reĝon mem, kiu alrapidis por helpi la tripolan grafon, ĉirkaŭis kun negranda taĉmento de liaj kavaliroj en fortikaĵo. Por ekmiro kaj de la krucistoj kaj de la
En eksterlanda politiko Fulko la 1-a estis modera kaj fine de la [[1130-aj jaroj|tridekaj jaroj]] li fermis aliancon kun [[emiro]] de [[Damasko]], kiu devis pagi al la reĝo 20000 bizantiojn ĉiumonate. La alianco estis celita precipe kontraŭ [[Zengi]]. Eŭropanoj vere konservis la aliancon kaj en [[1139]] la granda jerusalema soldataro ekmarŝis por helpi Damaskon, kiun eksieĝis Zengí. Tiu, konstatinte, ke la krucistoj proksimiĝas al la urbo, retiriĝis de Damasko senbatale. La emiro de Damasko Unur poste konfirmis pluan amikecon inter sia lando kaj Jerusalema reĝlando per vizito de la reĝo en Akko kaj en urboj Jafo kaj Jerusalemo.
Linio 304 ⟶ 302:
[[Dosiero:Melisende and Fulk of Jerusalem.jpg|eta|maldekstra|upright|200px|Nupto de princino Melisenda kaj Fulko de Anjou, miniaturo de William de Tiro, ''Histoire de la Conquête de Jérusalem'']]
En la jaro [[1143]] Fulko ĉasante falis de sur la ĉevalo kaj mortigis sin. Zengi tuj ekmarŝis kontraŭ la krucistaj ŝtatoj kaj en [[1144]] li konkeris [[graflando de Edessa|graflandon de Edessa]]. Reĝino [[Melisenda Jerusalema|Melisenda]], kiu nun fariĝis regentino anstataŭ sia pli aĝa neplenkreska filo, la estonta reĝo [[Baldueno la 3-a Jerusalema|Baldueno la 3-a]] kaj Reĝa konsilantaro donis al ili kiel konsilanton baronon [[Manassès de Hierges]], kiu post la morto de Fulko gvidis la jerusaleman soldataron. Sed en [[1147]] [[Zengí]] estis fare de sia eŭnuĥo [[Jarankeŝ]] murdita kaj la krucistoj atendis post lia morto disunuigon inter la
Renkontiĝon de la gvidantoj de la ekspedicio en [[Akko]] en la jaro [[1148]] partoprenis la franca reĝo [[Ludoviko la 7-a (Francio)|Ludoviko la 7-a]] kaj [[Sankta Romia Imperio|germana]] reĝo [[Konrado la 3-a (Sankta Romia Imperio)|Konrado la 3-a]]. Kvankam kelkaj lokaj nobeloj, precipe poste la antioĥa princo [[Raimondo de Poitiers]], proponis ekataki [[Aleppo]]n, kiu, se oni sukcesis konkeri ĝin, fariĝus bona bazo por rekonkero de [[Edessa]]. Sed la kunveno en Akko decidis pri militiro kontraŭ Damasko. Ne estas tute klare, kial la krucmilito devis direktiĝi al Damasko. Por la krucistoj venintaj kun la eŭropaj regantoj povis esti la nomo Damasko kunigita kun biblio, kio povis kaŭzi religian [[eŭforio]]n, dume la loko nomata Aleppo diris al ili nenion. La jerusalemaj kavaliroj poste vidis eblecon rebonigi sian nesukcesan militiron, kiun ili entreprenis unu jaron antaŭe. Sed reĝo Fulko dum sia regado kun la damaska emiro fermis armisticon, kiu observis celon eviti al atentemo de la filo de Zengí kaj sekvanto [[Núr ad-Dín]]. La [[dua krucmilito]] poste vere ekmarŝis en la jaro [[1148]] al Damasko, por ke ĝi finiĝu post katastrofa sieĝo de Damasko per absoluta fiasko.
Linio 310 ⟶ 308:
=== Veno de Baldueno la 3-a ===
[[Dosiero:Seal of Baldwin III of Jerusalem.jpg|eta|maldekstra|200px|Sigelo de reĝo Baldueno la 3-a]]
Post tio, kiam la krucistoj nesukcese provis konkeri Damaskon, la
Kvankam Baldueno la 3-a estis jam dudekjara, li devis senĉese dividiĝi je la potenco kun sia patrino Melisenda. Baldueno tial eldevigis al si je la jerusalema patriarko sian kronadon kiel memreganto de la reĝlando. Li kaŭzis malfermitan konflikton pro tio kun Melisenda kaj ŝia aliancano [[Manassès de Hierges]], en kiu Baldueno la 3-a venkis. La reĝino foriris en flankejon kaj Manassès de Hierges forlasis Proksiman Orienton.
Linio 326 ⟶ 324:
Kiam Amaŭrio la 1-a surtroniĝis, Núr ad-Dín endanĝerigis ĉiujn [[krucistaj ŝtatoj|krucistajn ŝtatojn]] en [[Proksima Oriento]] kaj la reĝo konsciis necesecon de la daŭrigo de la amika kurso al Bizanco. Sed samtempe li estis konvinkita pri neceseco ekkonkeri la fatiman Egiption, kiu jam kiel ŝtato estis tute disharmoniigita, sed malgraŭ tio ĝi estis riĉa kaj strategie signifa. Sed pri Egiptio interesiĝis ankaŭ Núr ad-Dín, kiu ĉi tie en la jaro [[1163]] helpis al detronigita veziro [[Ŝávar]] reen en sian oficejon. Sed Ŝávar fine turniĝis al Núr ad-Dín dorse kaj kuniĝis kun la jerusalema reĝo. Tiu en la jaro [[1164]] invadis en [[Supra Egiptio|Supran Egiption]], kie en fortikaĵo [[Bilbajs]], norde de [[Kairo]], ĉirkaŭis la armeon de Núr ad-Dín gvidata de [[Asad ad-Dín Ŝírkúh]], la [[kurdoj|kurda]] [[emiro]]. Núr ad-Dín tial ekatakis kontraŭ la norda Sirio, li venkis super la unuiĝintaj tripolaj-antioĥaj soldataroj kaj la armenaj taĉmentoj kaj militkaptis iliajn komandantojn inkluzive de la antioĥa princo.
En la jaro [[1167]] Ŝírkúh en Damasko amasigis novan soldataron por militiro en Egiption, kie akompanis lin ankaŭ lia nevo [[Saláh ad-Dín Jusúf ben Ajjúb]]. La egipta veziro Ŝávar denove turniĝis al Jerusalema reĝlando kaj pagis al Amaŭrio la 1-a 400.000 denaroj pro la soldata helpo. Irante tra la [[Sinajo|sinaja dezerto]] Amaŭrio provis fortranĉi la
[[Dosiero:BnF ms fr9084 fol272.jpg|eta|maldekstra|Imperiestro Manuelo la 1-a estas akceptanta jerusalemajn emisarojn, miniaturo devenanta el la 13-a jarcento el Akko]]
Linio 335 ⟶ 333:
Amaŭrio kaj la bizanca imperiestro [[Manuelo la 1-a Komneno|Manuelo]] konsideris la transprenon de potenco de Saláh ad-Dín en Egiptio komune kun Núr ad-Dín en Sirio kiel rompo de ekvilibro de fortoj. La imperiestro tial denove konspiris pluan egiptan militiron kaj promesis al la palestinaj frankoj ŝiparon kiel helpo. Sed la jerusalema armeo pro lastaj atakoj suferis grandajn perdojn kaj bezonis ian tempon por plenigi la staton. La bizancaj ŝipoj intertempe [[ankro (ŝipo)|ankris]] sur Kipro. Post longaj semajnoj krucista armeo vere ekiris el [[Levantenio]] kaj la grekaj ŝipoj tiel povis eknavigacii el la kipraj havenoj. La uniĝinta bizanca-jerusalema ekspedicio ekatakis havenon [[Damietta]]-on, per kio Saláh ad-Dín-on, kiu atendis atakon kontraŭ la urbo [[Bilbajs]], ili sukcesis surprizi. Sed vintraj pluvoj kaj manko de provizoj malfortigis la atakantojn. La bizanca floto ankaŭ dum la tempo de atendado sur Kipro konsumis plimulton de siaj provizoj. Reĝo Amaŭrio ordonis por retiriĝi kaj retiriĝis same la ŝiparo de Manuelo, kiu estis survoje reen ĝis [[Konstantinopolo]] trafita per granda ŝtormo kaj grandparte neniigita. Per tio ankaŭ finiĝis kvin provoj de la krucistoj konkeri la teritoriojn en Egiptio.
Spite al la katastrofo, per kiu finiĝis la komuna entrepreno, la alianco de Amaŭrio kaj Manuelo estis senĉese retenata. En la jaro [[1173]] proponis al la jerusalemaj krucistoj aliancon kontraŭ Núr ad-Dín la
== Muslima ofensivo kaj falo de la reĝlando ==
[[Dosiero:BaldwinIV.jpg|eta|maldekstra|200px|Ĉefepiskopo [[Vilhelmo de Tiro]] kaj Baldueno la 4-a, William estas distinganta ĉe la knabo simptomojn de lepro]]
Amaŭrion sur la trono alternigis lia juna filo [[Baldueno la 4-a Jerusalema|Baldueno la 4-a]], sed ĉe kiu jam en la infanaĝo estis rimarkataj simptomojn de [[lepro]]. Sed Baldueno la 4-a eĉ spite al tio montriĝis esti tre decidema kaj energia reĝo kaj armeestro. Tiutempe jam plene montriĝis la divido de la reĝa kortego kaj la jerusalemaj baronoj en du opiniajn grupojn. La unuan grupon kreis precipe nobeloj, kiuj naskiĝis en [[Sankta Lando]] kaj kies familioj ĉi tie vivis dum kelkaj generacioj. Kelkaj nove venintaj nobeloj diris al ili "Ĉevalidoj" pro iliaj kelkaj transprenitaj orientalaj kutimoj. Post la veno de Baldueno la 4-a tiuj ĉi nobeloj havis ankaŭ ĉe la kortego superecon. Iliaj ĉefaj reprezentantoj estis grafo de Tripolo [[Raimondo la 3-a Tripola|Raimondo la 3-a]] kaj barono de Ramla kaj Nabulo [[Baliano de Ibelino|Baliano]]. Ili pretekstis moderigitajn opiniojn por kunvivo kun la
[[Dosiero:Schlacht von Montgisard 2.jpg|eta|200px|[[Batalo apud Montgisard]]: La malsana reĝo Baldueno la 4-a estas venkanta super Saladino]]
En Egiptio intertempe kreskis post la morto de Núr ad-Dín la potenco de veziro [[Saláh ad-Dín Jusúf ben Ajjúb]], pli poste konata kiel [[Saladino]]. Saladino unue komencis unuigi la
Pro senĉesaj rabemaj incadoj de Renaŭdo de Châtillon kontraŭ komercaj karavanoj de araboj Saladino ekatakis kontraŭ Jerusalema reĝlando. En la frunton de la jerusalemaj soldataroj stariĝis Guy, bofrato de la reĝo, sed kiu montris nur sian hezitemon en batalo kaj liaj kontraŭuloj, frunte kun Raimondo la 3-a, devigis la reĝon revoki Guy-on el funkcio de komandanto. En la frunton spite al sia lepro stariĝis reĝo Baldueno persone kaj ŝakigis Guy-on de la sekvanteco por la trono per tio, ke li lasis kroni sian kvinjaran nevon kiel kronprincon. La vicreĝo fariĝis Raimondo la 3-a, kiu ankaŭ fariĝis la regento de reĝlando dum la tempo de neplenkreskeco de la juna Baldueno la 5-a kaj la komandanto de armeo. Raimondo la 3-a pruvis sian forton, kiam li forpelis Saladinon de sieĝo de Kerako, fortikaĵo de Renaŭdo de Châtillon, kie tiutempe okazis nupto de [[Homfroi la 4-a de Torono|Homfroi]], lia duonpatra filo, kaj de Isabela, malpli aĝa fratino de la reĝo, kaj kie ankaŭ ĉeestis granda nombro de signifaj nuptogastoj el vicoj de baronoj.
Linio 358 ⟶ 356:
[[Dosiero:Conrad-Picot.jpg|eta|upright|200px|[[Konrado de Montferrat]], defendanto de Tiro, bildo de Francois Edouard Picot]]
La perdo de [[Jerusalemo]] aŭtune de la jaro [[1187]] finigis por ia tempo la ekzistadon de Jerusalema reĝlando. Multaj loĝantoj fuĝis antaŭ Saladino ĝis Tiro, Tripolo aŭ Egiptio, de kie ili revenis reen en Eŭropon. La kristanoj, kiuj falis en la manojn de Saladino, povis elaĉeti sin; tiuj, kiuj ne povis pagi sin dé la
Somere de la jaro [[1188]] Saladino tralasis reĝon Guy de Lusignan-on kaj tiu ekiris ĝis [[Tiro]]. Sed la defendantoj de urbo kaj ties agnoskata komandanto [[Konrado de Monferrat]] rifuzis enlasi lin en la urbon kaj agnoski lin kiel reĝon. Sed Guy ne volis resti sidi senagade sub remparoj de Tiro kaj kun aro da siaj soldatoj kaj helpe de la piza ŝiparo li ekatakis [[Akko]]n. Pase de la tempo Guy ricevis pli da subtenaj fortoj de la lokaj frankoj, eĉ alliĝis al li ankaŭ Konrado, kaj pli poste ankaŭ de eŭropaj subtenaj fortoj el Francio kaj Anglio, frunte kun regantoj de ambaŭ landoj. La urbo kapitulaciis al la krucistoj la [[12-an de julio]] [[1191]].
Linio 382 ⟶ 380:
Post la morto de Amaŭrio kaj Isabelo la nova jerusalema reĝino fariĝis la juna filino de Isabelo kaj Konrado - [[Mario de Montferrat]], kiu estis edzinigita al multe pli aĝa kaj neposedaĵhava eŭropa kavaliro [[Johano de Brienne]]. Sed dum nasko de filino de Johano Mario mortis dumnaske kaj Johano regis plu kiel regento. Johano poste edziĝis kun Stefanio, la filino de [[Armena reĝlando en Kilikio|armena reĝo en Kilikio]] kaj partoprenis en la armenaj-antioĥaj disputoj sur flanko de armenoj. En la jaro [[1217]] estis prklamita la [[kvina krucmilito]] kaj en septembro de tiu jaro alnavigaciis en Akkon la aŭstra duko [[Leopoldo la 6-a Babenberga|Leopoldo la 6-a]], la hungara reĝo [[Andreo la 2-a (Hungario)|Andreo la 2-a]] kaj la kipra reĝo Hugo. Sed ili atingis nenion per komuna militiro kaj la eksterlandaj aliancanoj fine fornavigaciis el Palestino. En pluaj jaroj jam la kvina krucmilito fakte ne okazis en [[Sankta Lando]].
En la jaro [[1225]] la juna filino Johano de Brienne [[Jolanda Jerusalema]] edziniĝis kun romia-germana imperiestro [[Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 2-a Ŝtaŭfa]] el dinastio de [[Ŝtaŭfoj]]. Tiu detronigis Johanon de Brienne el la jerusalema trono kaj en la jaro [[1227]] li fornavigaciis [[Outremer|Orienton]]. Liaj rilatoj kun [[papa ŝtato]] ne estis la plej bonaj kaj tial li estis poste fare de papo ekskomunikita, sed tio ne ĝenis lin kaj je unu jaro pli poste li albordiĝis sur Kipro. Sed la imperiestro atingis prefere la diplomatajn ol la soldatajn rezultojn. En la jaro [[1229]] li diskutis kun la egipta sultano al-Kamil el dinastio de Ajjubidoj. En Jafo ambaŭ regantoj la [[11-an de februaro]] [[1229]] fermis interkonsenton pri la reveno de Jerusalemo sub la regadon de kristanoj, sed la
En [[1242]] estis elektita regentino de la reĝlando anstataŭ la neplenkreska reĝo [[Konrado la 4-a Ŝtaŭfa|Konrado la 2-a]], kiu estis atingonta la aĝon por sia memstara regado en [[1244]], la kipra reĝino Alice. Sed tiu baldaŭ mortis, do al ŝia posteno venis la leĝere influebla kipra reĝo Henriko, kiu ricevis titolon ''Senjoro de Jerusalemo'' ({{fremdlingve|fr|''Seigneur de Jérusalem''}}). La baronoj firmigis sian potencon kaj la regadon en la reĝlando ili koncentris en siajn manojn. Tiro estis elprenita el la reĝa influo kaj donita al [[Filipo de Montfort]] kaj la akka komunumo estis disigita. Jerusalemo la [[23-an de aŭgusto]] [[1244]] falis en la manojn de ĥorezmaj soldataroj en la egiptaj servoj kaj la lokaj kristanoj estis elpelitaj. En oktobro de la sama jaro la akka kavalira armeo subiĝis al egiptaj-ĥorezmaj fortoj kaj la reĝlando jam neniam rekonsciiĝis el tiu vundo. Tiu ĉi batalo estadas ankaŭ iam markata kiel "la dua Hattín".
Linio 394 ⟶ 392:
Post la forveturo de Ludoviko la 9-a en [[1254]] reen Francion mortis la juna reĝo [[Konrado la 4-a Ŝtaŭfa|Konrado la 4-a]] el la [[Ŝtaŭfoj|ŝtaŭfa]] dinastio kaj lia heredanto fariĝis lia dujara filo [[Konradino|Konrado la 3-a]]. En Jerusalema reĝlando intertempe eksplodis nova [[intercivitana milito]]: [[Pizo|Pizanoj]] komune kun [[templanoj]] stariĝis kontraŭ [[Venecia respubliko|venecianoj]], subtenataj de la familio de Ibelinoj kaj de [[Provensalio|provensalanoj]]. En stratoj de la ĉefurbo oni batalis, sur maroj batalis inter si la italaj ŝiparoj kaj diversaj intersaj grupoj rivalis je la restantaj urboj, kiujn la kristanoj ankoraŭ priregis.
En la historio de Proksima Oriento komencis senĉese pli entrepreni [[mongoloj]]. Ĉar inter la mongoloj estis granda kvanto de [[nestorianismo|nestorianismaj kristanoj]], la kristanaj regantoj en [[Armena reĝlando en Kilikio|Kilikio]] kaj [[Antioĥa princlando|Antioĥio]] volonte agnoskis la mongolajn [[ĥano]]jn kiel siajn feŭdulojn. Sed la samon la baronoj en Jerusalema reĝlando rifuzis. La mongola ĥano [[Hülegü]], kiu fondis la mongolan [[ilĥanlando]]n en [[Persio]], postulis [[servuteco]]n ankaŭ de la mamelukoj en Egiptio. Tiuj rifuzis tion kaj decidiĝis por milito. Sed Hülegü estis post morto de sia frato tro okupita en Persio kaj la mameluka sultano [[Kutuz]] en la jaro [[1260]] venkis en [[Galileo (regiono)|Galileo]] apud [[Ajn Ĝalud]] super malpli fortaj mongolaj soldataroj gvidataj de kristana generalo Ketgugha. La jerusalemaj baronoj, kiuj interne estis tre malamikiĝintaj, ja permesis al la mamelukoj liberan traveturon tra ilia teritorio, sed alie ili konservis neŭtralecon. La potencaj centrejoj Mosulo kaj Aleppo sekve denove revenis sub la
Ankoraŭ en la jaro [[1260]] la mameluka sultano Kutuz estis murdita fare de sia armeestro [[Bajbars]], kiu venis sur lian postenon. Tiu je tri jaroj poste komencis ampleksan ofensivon kontraŭ la krucistoj kaj ekatakis rekte kontraŭ Akko. Tiu la krucistoj sukcesis, precipe danke al helpo de la krucistoj el [[Kipra reĝlando]] konservi. Sed Bajbars, nomata Panter, ĝis la jaro [[1268]] okupis la krucistajn apogpunktojn [[Ĉemara Cezareo]], [[Haifo]], [[Torono]], [[Arsuf]] kaj la tutan teritorion de Galileo. Sed la plej bona sukceso de Bajbars estis konkero de Antioĥio, kiu estis ŝirmo de la okcidentaj krucistoj seninterrompe dum 170 jaroj. Ununura helpo, kiu venis el Eŭropo, estis malgranda kontingento frunte kun la angla princo [[Eduardo la 1-a (Anglio)|Eduardo la 1-a]]. Tiu, kiam li estis eksciinta tre malbonan situacion en Palestino, interkonsentigis en la jaro [[1271]] kun Bajbars pacon por dek aúx dek unu jaroj kaj poste, kiam li estis eskapinta al la provo je atenco, revenis Eŭropon.
Linio 402 ⟶ 400:
Post la foriro de princo Eduardo la akkonaj baronoj komencis solvi demandon pri la sekvanteco sur la jerusalema trono. Post la morto de [[Konradino|Konrado la 3-a]] en la jaro [[1268]] la trono estis falonta al la kipra reĝo [[Hugo la 3-a Kipra|Hugo la 3-a]] el la kipra branĉo de la familio de Lusignanoj, sed alia aspirantino je la trono, la titola princino antioĥa, Maria, vendis siajn rajtojn al la trono al [[Karolo de Anjou]], la [[ekzekutisto]] de Konrado la 3-a, kaj tiu sendis ĝis Akko sian reprezentanton [[Rogero de San Severino|Rogeron de San Severino]]. La reĝlando tiel dividiĝis en du tendarojn. Dum urboj Tiro kaj Bejruto anonciĝis al Hugo la 3-a, Akko, Sidono kaj la templanoj agnoskis kiel sian reĝon, nome ĝis lia morto en la jaro [[1285]], kiam eĉ la resto de reĝlando agnoskis kiel laŭleĝan reĝon [[Henriko la 2-a Kipra|Henrikon]], la filon de Hugo. Henriko lasis sin en la jaro [[1286]] en Akko kroni sin la jerusalema reĝo, kio estis lasta glora evento en la krucista ĉefurbo.
En la sama tempo estis enpaŝanta en Palestinon la soldataro de nova mameluka sultano [[Kalavuno]], kiu estis decidiĝinta forpeli la latinajn krucistojn el [[Levantenio]], kiu en la jaro [[1287]] konkeris [[Lakatio]]n kaj la [[19-an de aprilo]] [[1289]] prirabis Tripolon. En Akko aliris sur la veneciaj galeroj ununuraj fortoj el Eŭropo - taĉmento de la itala vilaĝanoj senditaj de la papo. Sed ili similigis pilgrimantajn krucistojn el tempoj de [[Petro Pilgrimanto]] kaj [[Gautier Sans-Avoir]]. Post tio, kiam la nove venintaj italoj komencis murdi en Akko la
La epopeo de Jerusalema reĝlando sur [[Azio|azia]] tero, daŭranta preskaŭ du cent jaroj, finiĝis. Sed [[Kipra reĝlando]], kun kiu Akko ekde la tempoj de Hugo la 3-a kreis union, supervivis multajn pluajn dekjarojn. Dum la plenaj sep cent jaroj ĝis nuntempo kelkaj eŭropaj monarkoj kaj nobeloj portas titolon ''Jerusalema reĝo''.
Linio 427 ⟶ 425:
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
{{Tradukita|cs|Jeruzalémské království|2098843}}
== Eksteraj ligiloj ==
{{elstara}}
|