Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

1 207 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
 
La '''romia arkitekturo''' kovras la periodon el establado de la [[Romia Respubliko]] en 509aK, al ĉirkaŭ la 4a jarcento, poxt kio ĝi reklasiĝis kiel Fina Antikveco aŭ [[Bizanca arkitekturo]]. Plej el multaj survivaĵoj estas el la fina imperia periodo. La Romia arkitektura stilo pluis ĝis influi konstruadon en la iama imperio dum multaj jarcentoj, kaj la stilo kiu komencis en [[Okcidenta Eŭropo]] ĉirkaŭ la jaro 1000 nome [[Romaniko]] respegulis tiun dependon el bazaj romiaj formoj.
 
===Prakristana arkitekturo===
{{Ĉefartikolo|Prakristana arkitekturo}}
[[Dosiero:Santa Sabina inside.JPG|thumb|Basiliko de Sankta Sabina en [[Romo]], de prakristana arkitekturo, konstruita en la 5a jarcento.|172x172px]]
La '''prakristana arkitekturo''' aŭ '''paleokristana arkitekturo''' respondas al longa periodo daŭranta inter la [[3-a jarcento|3-a]] kaj la [[6-a jarcento|6-a]] aŭ [[10-a jarcento]]j depende de la fontoj kaj konsideroj. Ĝi naskiĝis ĉefe kiel neceso por la konstruado de strukturoj propraj por la kristanaj religio kaj praktikoj.<ref name= "López67">López Villa 2003: p. 67</ref>
 
Kvankam ĝi originiĝis en [[Sirio]] kaj [[Egipto]] ĝi pasis rapide al Okcidento kaj estis en [[Romo]] kiel centro de la [[kristanaro]], kie okazis la unuaj montroj de monumentoj en la etoso de la tombejoj aŭ [[katakombo]]j, ene de periodo de kaŝiteco kaj eksterleĝeco pro la persekutoj kiujn suferis tiuj kiuj praktikis la kristanan religion. En tiu sama epoko por okazigi la diservajn asembleojn aŭ ceremoniojn de religia karaktero oni uzis privatajn loĝejojn, el kiuj poste oni adaptis kelkajn el ties salonoj tiucele, (''domus ecclesiae'', la domo de la eklezio).<ref name= "López67"/>
 
===Bizanca arkitekturo===
162 141

redaktoj