Arkitekturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 36:
 
De la romia kaj paleokristana orientaj mondoj ĝi pluhavis kelkajn elementojn kiel iujn materialojn kiel ([[briko]] kaj [[ŝtono]] por eksteraj kaj internaj kovradoj de [[mozaiko]]j), arkoj de duona punkto, [[kolono]] kiel subtenilo, ktp., sed ili havigis ankaŭ novajn trajtojn inter kiuj elstaras la nova dinamisma koncepto de elementoj kaj nova lokiga sento kaj, super ĉio, ties plej grava havigo, la sistema uzado de la volba kovrilo, ĉefe kupolo sur pendentivoj, tio estas, sferaj trianguloj en la anguloj kiuj faciligas la transiron de la kvadrata bazo al la cirkla de la [[volbo]]. Tiujn duonsferajn volbojn oni konstruis per samcentraj linioj de [[briko]], kiel kronoj de malkreskantaj radioj plifortigitaj ekstere per mortero, kaj oni planis ilin kiel [[simbolo|simbola]] imago de la dia mondo.
 
La [[bizanca arkitekturo]] produktis novan stilon el la 6a jarcento kiu ekas en la epoko de la [[Justiniano la 1-a|imperiestro Justiniano la 1-a]] kaj markas rompon disde la [[prakristana arkitekturo]] de Okcidento, ĉar la bizancaj arkitektoj rekuperas la volbohavan strukturon kun [[kupolo]] kaj la koncepton de la centra navo, kiel por ekzemplo tiu de la [[Hagia Sofia|preĝejo de Sankta Sofia de Konstantinopolo]], tiu de [[Preĝejo Sankta Vitalo de Raveno|Sankta Vitalo de Raveno]] kaj ankaŭ en tiu sama urbo tiu de la [[Baziliko de Sankta Apolinaro Nova]] kiu ankoraŭ prezentas la tipon de bazilika prakristana preĝejo ortangula kun tri navoj laŭlongecaj kaj vestiblo ĉe la enirejo.<ref>López Villa 2003: p. 68</ref>
 
===Islama arkitekturo===