Hans Selye: Malsamoj inter versioj

53 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
e (Roboto: Forigo de 19 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q89394))
[[Dosiero:Komárom-Selye János-szobor.JPG|thumb|righteta|<center>Busto de Hans Selye]]
'''SELYE János''' aŭ Hans SELYE [ŝeje] (naskita la {{daton|26|januaro|1907}} en [[Vieno]], mortis la {{daton|16|oktobro|1982}} en [[Montrealo]]) estis sciencistokuracisto kaj medicina esploristo de hungara-aŭstra deveno. Li laboris en [[Kanado]], oni ligas al lia nomo la teorion pri [[streso]].
 
Li naskiĝis en 1907 en hungara medicina familio: kaj lia patro kaj lia avo estis hungaraj kuracistoj. Fininte siajn universitatajn studojn en [[Prago]], li kiel talenta juna doktoro akceptis la inviton de Kanada (Montreala) universitato.
Tie li ekpensis: La soldato post vundiĝo, la patrino angoranta pri sia soldata filo, la ludvetanto ŝtonrigide rigardanta la ĉevalvetkuron, ankaŭ la ĵokeo kaj la ĉevalo mem: ili ĉiuj estas en la stato de ''stress'' (streso). La almozulo turmentata de malsato, la frandemulo preskaŭ krevanta pro la plenŝtopo de sia stomako, la komercisto timeganta bankroton, la mon-magnato ĉaspelanta novajn milionojn: ankaŭ ĉi tiuj estas penetrataj de streso. La patrineto gardanta la paŝojn de sia trokuraĝa bebo, la infano broginta al si la haŭton, precipe per varmega kafo: ĉiuj ĉi estas sub la efiko de la streso. Kio do estas ĉi tiu mistera stato, kiu povas tusi plej diversajn personojn, milojn da specoj de bestoj, la vivantajn ĉelojn? Jen kion demandis János Selye, hungardevena esploristo, vivanta ekde 1932 en Kanado.
 
Kaj tie li, post apenaŭ kvarjara esplorado, aperigis sian unuan grandsignifan publikigaĵon pri la „alarma reago". Ĝi enhavis liajn gravajn observaĵojn pri la akutaj simptomoj de damaĝo atakanta la homan organismon. Baldaŭ li pluevoluigis kaj plilarĝigis sian koncepton. Tiel li kreis la „ĝeneralan sindromon de adaptiĝo", kiu klarigis la antaŭajn observojn de liaj hungaraj samlandanoj, ''Frigyes Verzár kaj Aladár Beznák''. Laŭ ĉi tiuj observoj, la [[surrena glando]] pligrandiĝas ĉiukaze, kiam ia ajn ekstera aŭ interna perturbo trafas la organismon.
Baldaŭ li pluevoluigis kaj plilarĝigis sian koncepton. Tiel li kreis la „ĝeneralan sindromon de adaptiĝo", kiu klarigis la antaŭajn observojn de liaj hungaraj samlandanoj, ''Frigyes Verzár kaj Aladár Beznák''. Laŭ ĉi tiuj observoj, la [[surrena glando]] pligrandiĝas ĉiukaze, kiam ia ajn ekstera aŭ interna perturbo trafas la organismon.
 
Cent kaj cent animal-eksperimentojn bezonis Selye, ĝis li sukcesis konstati la tutan „draman" procezon ĉiokazan. Ĝi okazas, se tiel diri, en tri aktoj.
 
La respondojn li donis per sia stres-teorio, kaj ĉi tiu teorio en kelkaj jardekoj konkeris la tutan medicinon, ties kaj teoriajn kaj praktikajn branĉojn. Ĝin konigas la mondfama scienculo en sia populara verko: „La streso de la vivo" (''The stress of life'').
 
 
János Selye kiel homo estas pratipo de konscia scienculo, de senlaca esploristo, neniam ŝanceliĝanta antaŭ iel ajn grandaj obstakloj, sed venkanta ĉi tiujn unu post la alia, kredante ke liaj inventoj servos la bonon de la suferantoj, de la tuta homaro. Li multe rememoras pri sia malgranda patrujo, pri sia gepatra lingvo, pri siaj kolegoj kaj amikoj hungaraj, kiujn li povis nun jam dufoje saluti ankaŭ persone, kiam la [[Hungara Scienca Akademio]] invitis lin prelegi pri sia epokfara teorio. Okaze je lia dua vizito, la Akademio elektis lin inter siajn honorajn membrojn, kiel unun el la plej grandaj fieroj de la hungara popolo, doninta jam al la mondo multajn scienculojn kaj artistojn eminentajn.
La [[hungara lingvo|hungarlingva]] [[Universitato Janos Selye|universitato]] en [[Komárno]] ([[Slovakio]]) portas la nomon de Selye.
 
{{DEFAŬLTORDIGO:vivtempo|1907|1982|Selye, Hans}}
[[Kategorio:NaskiĝintojHungaraj en 1907kuracistoj]]
[[Kategorio:MortintojKanadaj en 1982kuracistoj]]
[[Kategorio:Montrealanoj]]