Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

5 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
 
[[Dosiero:Naghsh-e-jahan masjed-e-shah esfahan.jpg|eta|dekstra|230px|Masĝid-e ŝah en [[Isfahano]].]]
El tiuj ĉi kaŭzoj ne eblas la islaman arkitekturon percepti kiel tutaĵon, sed necesas distingi la historiajn epokojn kaj unuopajn centrojn. La influo de la regionaj centroj estas plie substrekita per la fakto, ke [[Korano]] diference de [[Biblio]] nenie difinas aspekton nek regulojn de konstruigo de templo. La unuopaj centroj tiel povis ligi al la lokaj tradicioj, nome kaj el vidpunkto de konvena materialo kaj el vidpunkto de konstruaj teknikoj. Malgraŭ tio eblas trovi vicon de tipaj elementoj aŭ komunaj karakteroj, kiuj rezultas el la bezonoj kaj gusto de la ordinara muslimo. Kiel la plej tipa ŝatata elemento eblas konsideri [[kupolo]]n kaj diversajn specojn de [[arko]]j. Bazaj tipoj de la konstruaĵoj estas [[moskeo]]j, [[tipa ''araba domo]]'' kun fermita dispono, [[korto]] kaj apartigita porvirina kaj porvira partoj, [[ivano]]j, [[fortikaĵo]]j kaj [[ponto]]j. Malpli signifaj, sed por la islama arkitekturo ankaŭ tipaj konstruaĵoj, estas [[banejo]]j aŭ [[fontano]]j.
 
===Romanika arkitekturo===
160 991

redaktoj